Nakagaki Koĵiro

japana esperantisto

NAKAGAKI Koĵirojapane 中垣虎兒郎 (Nakagaki Kojirō?) (naskiĝis la 20-an de aprilo de 1894 en Kumamoto-ken, mortis la 15-an de novembro 1971) estis japana pentristo[1] kaj pioniro de la japana proleta Esperanto-movado.

Nakagaki Koĵiro
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1894 (1894-04-20)
Morto 15-an de novembro 1971 (1971-11-15) (77-jaraĝa)
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr

Nakagaki estis unu el la gvidantoj de Japana Prolet-Esperantista Unio. Li verkis Esperanto-lernolibron kaj tradukis esperanten Malsato en riĉa rikolto en 1932. Nakagaki tradukis en la japanan lingvon el Esperanto kaj esperantigis plurajn librojn kaj verkis Hon'jaku Jikken-Shitsu (Traduka laboratorio en Esperanto) pri tradukteorioj proponitaj de proletaj esperantistoj rilate al la produktado de monda literaturo en Esperanto[2].

Krome li estis kunredaktoro de Proleta kurso de Esperanto kaj Infanoj de la mondo.[3]

Verkoj en Esperanto redakti

  • (1949) Malsato en riĉa rikolto. Eldonejo Tōga-Ŝobō.
  • (1952) 45 fabloj de Ezopo. Esperanto-tomo-no-kai.
  • (2004) 50 fabloj de Ezopo. Japana Esperanta Librokooperativo.


Tradukado al la japana lingvo redakti

  • Puroretaria Esuperanto-Koza [Proleta kurso de Esperanto]. Tetto Shoin.
volume I–VI, 1930–1931. "プロレタリア エスペラント講座 (Proletarian Esperanto Courses?)"
"初等エスペラント講座 (Basic Esperanto Lessons?)"
  • (1933) Kyokuhoku ōgonkyō no sanjūnen [Tridek jarojn en ora nordo]. Tettō Shoin. OCLC 38445306.
"極北黄金鄉の三十年 (Thirty years in El Dorado of the Extreme North?)"[4]
"カムチヤッカ探検旅行記 (Kamchiyakka Exploration Journal?)"
"飜譯實驗室 (Translation Laboratory?)"
  • (1937) Sensuitei norikumiin, Kaizō Bunko 2. Kaizōsha. OCLC 672506739.
"潜水艇乗組員 (Submarine Crews?)"

Referencoj redakti

  1. Shirotoga Raisan : Nakagaki Kojiro no E Ezaki, Masanori, "Geijutsu Shincho" 10(9) (1959-09):133-135. 素人画礼賛 : 中垣虎児郎の絵 (Portreto de amatora pentrarto: bildo de Torajiro Nakagaki?)
  2. (eo, en) Edwin Michielsen, Raporto pro Stipendio Marjorie Boulton (PDF), Informilo por interlingvistoj, n-ro119 (2/2022) paĝo 11
  3. 1972, Esperanto, 793 (1), p. 17
  4. (1960) Nakano, Josio: Kyokuhoku Seikatu 30-nen, Sekai Nonfikushon Zenshu 4. Chikuma Shobo. OCLC 834657223. 極北生活三十年 (Thirty years in the Extreme North?)

Eksteraj ligiloj redakti