Namangano

urbo en Uzbekio


Namangano (uzbeke Namangan, antaŭe per cirila alfabeto Наманган) estas urbo en la oriento de Uzbekio. Komence de la jaro 2011 en la urbo vivis preskaŭ 449 200 loĝantoj, kaj sekve temas pri la dua plej granda urbo de Uzbekio. La urbo situas 280 kilometrojn oriente de la urbo Taŝkento en la nordo de la Fergana Valo kaj estas ĉefurbo kaj kultura centro de la samnoma regiono Namangano. Ene de la pluretna Fergana Valo, ĝi estas centro de uzbekoj en teritorio pri kies posedo forte interesiĝas Taĝikio kaj Kirgizio. La urbo estas regiona centro de islamo.

Namangano
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 716000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 626 120  (2020) [+]
Loĝdenso 4 318 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 71° 40′ O (mapo)40.99527777777871.6725Koordinatoj: 41° 0′ N, 71° 40′ O (mapo) [+]
Alto 450 m [+]
Areo 145 km² (14 500 ha) [+]
Horzono UTC+05:00 [+]
Namangano (Uzbekio)
Namangano (Uzbekio)
DEC
Namangano
Namangano
Situo de Namangano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Namangan [+]
vdr

Sude de la urbo la riveroj Narin (Naryn) kaj Karadarjo (Qoradaryo) kunfluas kaj kreas la riveregon Sirdarjo.

Ekonomio redakti

Namangano, grava industria centro, situas en regiono kun signifaj provizoj de nafto, oro kaj kvarco. La urbo estas centro de naftoindustrio, kaj proskime situas minejo de antimono. Agrikulture kultiviĝas precipe kotono, fruktoj kaj legomoj. La akvon por tiu (akvointensa) agrikulturado la "norda fergana kanalo" prenas el la rivero Sirdarjo.

Historio redakti

La loĝloko Namangano konatas ekde la 15-a jarcento. Meze de la 18-a jarcento la urbo estis parto de la Ĥanlando Kokando. Post armea anektiĝo fare de la Rusia Imperio en 1876 en la regiono establiĝis kultivado de kotono. En 1926 forta tertremo skuis la urbon. Ankaŭ en la sovetuniaj jardekoj ekde la jaro 1920 islamaj kutimoj kiel la vualigo de virinaj vizaĝoj restis ĝis la 1960-aj jaroj.[1]

Vidindaĵoj redakti

Inter la vidindaĵoj en Namangano estas natura kaj historia muzeoj, la maŭzoleo Hoĝa Amin Kabri el la 17-a/18-a jarcento kaj la madraso Mulao Kirgiz el 1910.

Notoj redakti

  1. Marianne Kamp: The new Woman in Uzbekistan. Islam, Modernity, and Unveiling under Communism. Seattle, London: University of Washington Press 2006. ISBN 978-0-295-98644-9
 
situo de la urbo en mapo de la Fergana Valo