La Namdemun aŭ Namdaemun („granda suda pordo“; oficiala nomo: Sungnyemun: „Pordo de la ekzaltitaj ceremonioj“) estas unu el la du restantaj historiaj urbaj pordoj de la sudkorea ĉefurbo Seulo.

antaŭ la incendio
antaŭ la incendio

La urbomuro estis konstruita originale kontraŭ la tigroj. La muro restis videbla hodiaŭ sur montettoj en la nordo kaj sudo de la urbo. La pordo estis ĉiutage malfermita kaj fermita, kiun signis sonorileto.

Namdemun estas la plej granda ligna konstruaĵo en Seulo kaj estis konstruita en 1395 sub regado de reĝo Taejo. Ĝi estis trakonstruita en 1447 dum regado de reĝo Sejong. Dum la korea milito, ĝi estis forte damaĝita, sed riparita en 1962. Samjare, la 20-an de decembro, ĝi estis nomumita Nro 1 inter la koreaj naciaj heredaĵoj.

En la nokto de la 10-a je la 11-a de februaro 2008, parto konstruita ligne estis detruita. La kulpita, 69-jara identigita nur per lia familia nomo, Ĉae, diris ke li bruligis la konstruaĵon ĉar furiozis pro la registaro.