La Nanĉana Ribelo (en simpligita ĉina: 南昌起义; en tradicia ĉina: 南昌起義; en pinjino: Nánchāng qǐyì; 1a de Aŭgusto 1927) estis la ĉefa kontraŭstaro de la Naciisma Partio de Ĉinio kaj la Komunista Partio de Ĉinio en la Ĉina Enlanda Milito, startigita de la ĉinaj komunistoj kiel kontraŭatako al la Ŝanghaja masakro de 1927 fare de la Kuomintang.

Loko de Nanĉano en Ĉinio.

La Kuomintang (KMT, aŭ Naciisma Partio) establis "Revolucian Komitaton" en Nanĉano por planti la semon de tio kio estus estonta la disvastigo de ampleksa kamparana ribelaro. Deng Yanda, Song Qingling kaj Zhang Fakui (kiuj poste estos la sunpremantoj de la ribelo) estis inter la politikaj estroj.[1]

Militistaj fortoj en Nanĉano sub la estreco de He Long kaj Zhou Enlai ribelis en klopodo atingi kontrolon de la urbo post la fino de la unua alianco inter la Kuomintang kaj la komunistoj. Aliaj gravaj estroj en tiu okazaĵo estis Zhu De, Ye Ting, kaj Liu Bocheng. La Kuomintang-aŭtoritatoj ordonis al Ĉu gvidi forton kontraŭ la Nanĉana ribelo de Ĵŭ Enlaj kaj Liu Boĉeng. Helpinte al orkestrado de la tumulto, Ĉu kaj lia armeo defendiĝis de la Kuomintango. La tumulto malsukcesis kolekti subtenon, kaj Ĉu estis devigita fuĝi Nanĉanon kun sia armeo. Sub la falsa nomo de Ŭang Kai, Ĉu sukcesis trovi ŝirmejon por siaj ceteraj fortoj aliĝante al militestro Fan Ŝiŝeng. Li baldaŭ estis nomita estro de nova Unua Milita Fronto-instituto en Nanĉano.

Ĉu Enlai.

La komunistaj fortoj sukcese okupis Nanĉanon kaj fuĝis el la sieĝo farita de la Kuomintangaj fortoj ĉirkaŭ la 5a de Aŭgusto, retiriĝante al la Ĝinggang Montoj de okcidenta Ĝiangksio. La 1a de Aŭgusto estis poste konsiderata la datreveno de la fondo de la Popola Liberiga Armeo kaj ties unua agado luktita kontraŭ la Kuomintang kaj la Nacia Revolucia Armeo.

Notoj redakti

  1. Schwartz, Benjamin, Chinese Communism and the Rise of Mao, Harper & Row (New York: 1951), p. 93.

Bibliografio redakti