Nanĉano
Nanĉano estas milionurbo, ĉefurbo de provinco Jiangxi kaj universitata urbo en sudorienta Ĉinio.
Nanĉano | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 330000 [+] | ||
Retpaĝaro | www.nc.gov.cn [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 042 565 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 701 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 41′ N, 115° 53′ O (mapo)28.684167115.887222Koordinatoj: 28° 41′ N, 115° 53′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 37 m [+] | ||
Areo | 7194,61 km² ( 719 461 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
HistorioRedakti
La unua mencio okazis pri la urbo a. K. 201, jam tiam havanta muron. En 1850 la urbo suferis pro ribelo. En 1927 jam la komunistoj ribelis. La fervojo atingis la urbon en 1915. En 1939 sovaĝa batalo okazis inter ĉinoj kaj japanoj. Ekde 1949 la urbo industriiĝis kaj produktis ekzemple medikamentojn, aŭtojn, kamionojn, traktorojn.
KlimatoRedakti
Nanĉano havas humidan subtropikan klimaton kun kvar apartaj sezonoj. La vintroj estas mallongaj kaj sufiĉe mildaj (meza maksimumo en januaro estas 9 C, foje estas frostoj kaj neĝas. La somero estas longa kaj humida. Ĉiujare pluvas (aŭ neĝas) po 1624 mm.
TrafikoRedakti
Nanĉano havas flughavenon. La fervoja kaj aŭtovoja kontaktoj estas elstaraj. Ĉe la riverbordo la urbo havas havenon.
VidindaĵojRedakti
- provinca muzeo