La Nana akcipitro aŭ Sulavesa akcipitro (Accipiter nanus) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nana akcipitro
Nana akcipitro
Nana akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. nanus
Accipiter nanus
(Blasius, 1897)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas endemia de la indoneziaj insuloj de Sulaveso kaj Buton. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj je pli malalta grado arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi ege similas al la parenco de Wallacea nome Rozbrusta akcipitro, sed oni supozas, ke ĝi estas pli proksime parenca al la Besro[1]. Ĉio tio faras ĝin malfacile identigebla kaj eble ne ĉiam registrita. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj membroj de sia familio (longo proksimume de 25 cm).

Ĝi ĉasas insektojn kaj malgrandajn birdojn.

Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ne estas multaj certigitaj vidaĵoj de tiu specio, sed oni scias ke ĝi loĝas almenaŭ en la Nacia Parko Lore Lindu.

Referencoj redakti

  1. James Ferguson-Lees & David Christie (2005). Raptors of the world. Christopher Helm. London, UK.