La Nana kurlo, Numenius minutus estas vadbirdo el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de skolopedoj. Ĝi estas tre parenca al nordamerika Eskimokurlo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nana kurlo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Numenius Numenius
Specio: Nana kurlo Numenius minutus
Gould 1841
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi estas tre eta kurlo, kiu reproduktiĝas ekstreme norde de Siberio. Temas pri tre migranta birdo, kiu vintras en Aŭstralazio, ĉefe en norda -kaj iome en orienta- Aŭstralio, sed ankaŭ en suda Novgvineo kaj pli malofte en NovzelandoTasmanio. En Aŭstralio ili moviĝas laŭ la pluva sezono. Ĝi estas tre rara vagulo en okcidenta Eŭropo.

Aspekto redakti

La Nana kurlo, Numenius minutus, estas tre eta kurlo, malpli granda -inter 30 kaj 34 cm kun enverguro de 57 ĝis 63 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 150 g- ol la Orpluvio, sed tamen nekonfuzebla membro de tiu grupo de vadbirdoj. Ĝi estas ĉefe grizbruna, tre punktita, inkludante la subflugilojn, kun blanka ventro, eta -ĉirkaŭ 5 cm, la plej mallonga inter kurloj- subenkurvita beko -rozklora sube- kaj longa fajna kolo. Ĝi montras bildan kapon kiel la Malgranda kurlo, kun malhela krono kaj helaj superokulaj strioj. La longaj kruroj estas blugrizaj. La ino estas iomete pli granda.

Kutimoj redakti

La Nana kurlo, Numenius minutus, reproduktiĝas en izolitaj kolonioj en arbara maldensejoj kaj en rivervaloj el majo ĝis aŭgusto. La nesto estas truo surplanka. Maskloj montras flugajn kaj voĉalvokajn ceremoniojn kiel aliaj kurloj. La ino demetas 4 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum pli ol 3 semajnoj.

Ĝi vintras en la interno, ĉefe en norda Aŭstralio, ĉe herbejoj, terkulturejoj aŭ proksime de fluanta akvo. Ĝenerale la specio preferas sekejojn de marĉoj kaj eĉ ĉeestas proksimecon de urboj dum migrado -ĉefe ja ties alveno- kaj vintrado. Ĝi estas socia birdo, formanta diversgrandajn arojn. Tiu specio manĝas per tuŝoprobado de milda koto por preni etajn senvertebrulojn, sed ankaŭ semojn kaj berojn. Se alarmita, ĉu streĉiĝas ĉu kaŭriĝas surplanke. La voĉalvoko estas ripetita fajfado. Voĉo estas iu “ĉu-ĉu”. Ĉu ili volas ion demandi?

Aliaj specioj redakti

Tiu estas la plej eta el la kurloj kaj inter ili ĝi estas simila, sed multe pli malgranda ol la Malgranda kurlo, N. phaeopus, kun beko pli maldika, mallonga kaj malpli kurvita. Laŭ grando estas pli simila al Siberia orpluvio, Pluvialis fulva, sed pli fajna kaj kun pli longaj kruroj. La Nana kurlo, Numenius minutus, troviĝas tre ofte en miksitaj aroj kun laiaj vadbirdoj.

Referenco redakti

Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater ISBN 0-7099-2034-2