Provinco Nangarhar

(Alidirektita el Nangarhar)

Nangarhar (paŝtoe/perse ننگرهار), ankaŭ nomata Nangerhar, estas unu el 34 provincoj en Afganio.

Provinco Nangarhar
ننگرهار
Afghanistan Nangarhar Province location.PNG
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ĝalalabad
Areo 7 727 km²
Loĝantaro 1 520 100 (stato de 2007/2008)
ISO-kodo AF-NAN
v  d  r
Information icon.svg
la provincestrejo en Ĝalalabad

La provinco kovras areon de 7.727 km² kaj sume inkluzivas ĉ. 1,52 milionojn da loĝantoj[1], el kiuj la plej multaj estas paŝtooj. Ĝi situas en la orienta parto de la lando kaj limas al Pakistano.

La provinca ĉefurbo estas Ĝalalabad. Tra Nangarhar kondukiĝas la plej grava konekta ŝoseo de la afgania ĉefurbo Kabulo tra la montpasejo Ĥajber al Pakistano.

DistriktojRedakti

Nangarhar disdividiĝas laŭ 21 distriktoj (volusvali).

  • Aĉin (aŭ Achin)
  • Bati Kot
  • Ĉaparhar (aŭ Chaparhar)
  • Dara-I-Nur
  • Dih Bala
  • Dur Baba
  • Goŝta (aŭ Goshta)
  • Ĝalalabad (respektive JalalabadDschalalabad)
  • Hisarak
  • Ĥogiani (aŭ Khogiani)
  • Kama
  • Kot
  • Kuz Kunar
  • Lal Pur
  • Muhmand Dara
  • Nazjan (aŭ Nazyan)
  • Paĉir Va Agam (aŭ Pachir Wa Agam)
  • Rodat
  • Ŝerzad (aŭ Sherzad)
  • Ŝinvar (aŭ Shinwar)
  • Surĥ Rod (aŭ Surkh Rod)

NotojRedakti