Napo (rivero)

Alfluanto de Amazono en Ekvadoro kaj Peruo

Napo estas alfluanto de Amazono, kiu estiĝas en Ekvadoro sur la flankoj de la vulkanoj Antisana, Sinĉulava kaj Kotopaksi. Ties totala longo sumiĝas al 1 075 km. La rivero drenas areon de 100 518 kvadrataj kilometroj. La averaĝa trafluo estas 6 976 da kubaj metroj sekunde [1].

Napo
Napo oriente de Kokao
rivero
Bazaj informoj
Situo Ekvadoro, Peruo
Longeco 1 075 km
Akvokolekta areo 100 518 km²
Averaĝa trafluo 6 976 m³/s
Fluo
Fonto Andoj
- Alteco super marnivelo 5 900 m
Enfluejo Amazono
- Alteco 103 m
Altecodiferenco 5 797 m
Geografio
Trairataj urboj Puerto Francisco de Orellana
Alfluantoj
- Dekstraj Kurarajo
- Maldekstraj Kokao, Agvariko
Situo de Napo (purpure)
Situo de Napo (purpure)
Situo de Napo kaj landolimoj
Situo de Napo kaj landolimoj
Map
vdr

Priskribo redakti

Antaŭ ol ĝi atingas la ebenaĵojn ĝi ricevas grandan nombron da riveretoj de nepenetreblaj areoj, kie la densa kaj multfaceta vegetaĵaro ŝajnas batali por ĉiu peco de grundo. Tiu rivero estas unu el la fizikaj karakterizoj de Ekvadoro. De la nordo ĝi estas akompanata de la rivero Kokao, havanta ĝiajn fontojn en la kanjonoj de Kajambe-Vulkano je la ekvatoro, kaj ankaŭ de potenca rivero, Agvariko (Aguarico), havanta ĝiajn fontojn inter Kajambe kaj la kolumbia limo.

 
Vilaĝo laŭlonge de la okcidenta bordo de Napo en Peruo, apud la elfluo en Amazonon. La tereno videbla trans la akvovojo estas insulo en la rivero.

De la okcidento ĝi ricevas sekundaran alfluanton, Kurarajon (Curaray), de la andaj deklivoj, inter Kotopaksi kaj Tungurahua-Vulkano. De ĝia Kokao-branĉo ĝis la buŝo de Kurarajo, Napo estas plena de arboskeletoj, sablobenkoj, kaj arbarkovrataj insuloj, kiuj en la pluvsezono estas inundataj, donante al la rivero enorman larĝon. De Kokao al Amazono ĝi kuras tra arbarkovrata ebenaĵo kie neniu monteto estas videbla ekde la rivero - siaj unuforme ebenaj bordoj estantaj nur interrompataj de marĉoj kaj lagunoj.

Ekde Amazono, Napo estas navigebla por riverŝipoj supren ĝis sia Kurarajo-branĉo, distance de 350 da km, kaj eble iomete plu; de tie, per malfacila kanuonavigacio, siaj supraj akvoj povas esti suprenirataj ĝis Santa Rosa, la kutima punkto de enŝipiĝo por iu aŭdaca vojaĝanto kiu descendas de la Kito-Altebenaĵo.

Koka-Rivero estas penetrebla ĝis sia meza vojo, kie ĝi estas premata inter du montaraj muroj, en profunda kanjono, laŭlonge de kiu ĝi iregas tra altaj akvofaloj kaj mulnombraj rifoj. Tiu estas la rivero famiĝinta kaŭze de la ekspedicio de Gonzalo Pizarro.

Alfluantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Koordinatoj: 2° 00′ 50″ Sudo 74° 20′ 27″ Okcidento / 2.01396 °S, 74.34075 °U / -2.01396; -74.34075 (mapo)