La napola lingvo estas latinida lingvo parolata en la Sudo de Italio, en la regionoj de Kampanio, en Moliso, Basilikato, suda Marko kaj Abruzo, kaj norda Kalabrio kaj Apulio. Temas fakte pri amaso da malsamaj lokaj dialektoj kiuj ĉiuj estas sufiĉe similaj, kaj ne ekzistas norma versio de la lingvo. En Italio, oni praktike neniam parolas pri napola "lingvo", sed nur pri napola "dialekto". Kutime, kiam oni parolas pri napola dialekto oni nur parolas pri la parol-maniero de la urbo de Napolo mem. Tamen, laŭ lingvistoj granda parto de la dialektoj de la sudo de Italio estas sufiĉe similaj unu al la aliaj ke oni povus paroli pri unu lingvo, kaj Napolo estas la plej grava urbo kie oni parolas ĝin.

Napola lingvo
Nnapulitano
Napola lingvo
Napola lingvo
lingvo • moderna lingvo
italaj latinidaj lingvoj
Parolata en Italio (Kampanio, Basilikato, suda Marko kaj Abruzo, kaj norda Kalabrio kaj Apulio)
Parolantoj 7 500 000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika lingvaro
Latinida lingvaro
Orienta latinida lingvaro
Napola lingvo

Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 nap
  ISO 639-3 nap
  Glottolog neap1235
Angla nomo Neapolitan
Franca nomo napolitain
Vikipedio
vdr

La napola lingvo estas relative simila al la itala, sed italoj de aliaj regionoj povas kompreni ĝin nur ĝis iu grado, kaj verŝajne ne se ĝi estas parolata rapide.

La napola lingvo tute ne havas oficialan statuson en Italio. Tamen ĝi havas riĉan literaturan, muzikan kaj teatran historion, kaj ĝi verŝajne havas pli da prestiĝo en Italio ol aliaj lokaj "dialektoj", ĉefe pro la famaj napolaj kantoj. Nuntempe la napola ankoraŭ estas parolata sufiĉe vaste, tamen ĝia uzo malpliiĝas konstante, ĉar pli edukitaj aŭ junaj homoj ofte preferas la italan. Estas malfacile kalkuli kiom da homoj "parolas" ĝin, sed verŝajne temas pri kelkaj milionoj.

La kodo de la napola lingvo laŭ la normo ISO 639-3 estas nap.

Literaturo redakti