Napoleon Nikodem Cybulski (naskiĝis la 13-an de septembro 1854 en Kryvanosy (beloruse: Вёска Крываносы, Астравецкі раён) (proksime al lago Naraĉ), mortis la 26-an de aprilo 1919 en Krakovo) estis pola fiziologo, malkovrinto de adrenalino, unu el kreintoj de endokrinologio kaj pioniro de elektroencefalografio, publikigisto.

Napoleon Cybulski
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1854 (1854-09-13)
en Kryvanosy
Morto 26-an de aprilo 1919 (1919-04-26) (64-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Loĝloko Sankt-Peterburgo
Ŝtataneco Rusia ImperioPollando
Alma mater Minsk men's gymnasium • Milita Medicina Lernejo S. M. Kirov
Okupo
Okupo biologo • universitata instruisto • politikistokuracisto
vdr

Vivo redakti

Filo de Józef Napoleon Cybulski blazono Prawdzic kaj Marcjanna Hutorowicz. Li finis gimnazion en Minsko, poste studis medicinon ĉe Militista-Medicina Akademio en Sankt-Peterburgo. Diplomon de kuracisto ricevis en 1880 cum eximia laude. En la jaroj 1877-1885 laboris en la akademio kiel asistanto en la Katedro de Fiziologio ĉe Ivan Tarĥanov. En 1885 ricevis gradon de doktoro pri medicino surbaze de esploroj pri rapideco de sangomovo. En la sama tempo translokiĝis al Krakovo kaj eklaboris kiel gvidanto de Fiziologia Katedro ĉe Jagelona Universitato. En la jaroj 1887-88 kaj 1895-96 plenumis funkcion de la dekano de Kuracista Fakultato, en 1904-05 de rektoro, kaj en 1905-09 de prorektoro de la altlernejo.

Fondinto de la krakova fiziologia skolo, de 1887 membro-korespondanto, kaj de la 31-a de oktobro 1891 aktiva membro de la Akademio de Scipovoj. Pioniro de la pola elektroencefalografio kaj endokrinologio. En 1895 kun Władysław Szymonowicz malkovris hormonan influon de la surrena glando kaj izoligis adrenalinon. Kiel unu el la unuaj en 1890 ricevis elektroencefalografian registraĵon de la kortekso. Kun Adolf Beck faris pionirajn mondskale esplorojn pri elektroencefalografiaj ondoj. Kiel unu el la unuaj en la mondo registris kaj priskribis rapidecon de rektlinia sangotrapaso en femura kaj kola arterioj. Li iniciatis en Pollando esporojn pri hipnotismo. Helpe de konstruita de Cybulski hemorapidecmezurilo Andrzej Klisiecki faris en la jaroj 30-aj kaj 40-aj famajn esplorojn pri ŝanĝiĝoj de sangopremo depende de fazoj de kuntiriĝoj de la koro. Aŭtoro de ĉirkaŭ 100 sciencajn laboraĵojn. Inter liaj disĉiploj troviĝas multaj eminentaj sciencistoj.

Kelkiuj tezoj en la libro "Pri hipnotismo de fiziologia vidpunkto" permesas enkalkuli lin al pioniroj de la koncepto pri malkonscio antaŭantaj ideojn de Freud.

Krom medicino li interesiĝis pri sociaj problemoj, publikigante ĉi-teme librojn kaj artikolojn: "Ĉu ŝtato kaj socio devas apogi sciencon?" (1895), "Pri organizado de kamparanaj bienoj" (1896), "Scienco kontraŭ milito" (1918). Li estis decida adepto permesi al virinoj studi medicinon. Kun Odo Bujwid en 1891 fondis la unuan en Krakovo virinan gimnazion.

Napoleon Cybulski mortis pro apopleksio en sia kabineto en Fiziologia Fako de Jagelona Universitato. Postmorte estis distingita de Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.