Napoleono la 2-a

filo de Napoleono Bonaparto

Napoléon-François-Joseph-Charles Bonaparte (konata kiel Napoleono la 2-a) naskiĝis la 20-an de marto 1811 en la Palaco Tuileries en Parizo kiel filo de Napoléon Bonaparte kaj de Marie-Louise de Aŭstrio, kaj mortis la 22-an de julio 1832 en Palaco Schönbrunn apud Vieno. Li estis imperiestra titolportanto kaj titola reĝo de Romo ekde 1811 kaj poste princo de Parmo (1814-1817) kaj ekde 1818 duko de Reichstadt (ĉeĥe Zákupy).

Napoleono la 2-a
Persona informo
Napoléon II
Naskonomo Napoléon François Joseph Charles Bonaparte
Naskiĝo 20-an de marto 1811 (1811-03-20)
en Parizo
Morto 22-an de julio 1832 (1832-07-22) (21-jaraĝa)
en Vieno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Hotelo de la Invalidoj vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Dinastio Familio Bonaparto vd
Patro Napoleono Bonaparte vd
Patrino Marie-Louise de Aŭstrio vd
Gefratoj Émilie Pellapra • Eugène de Beauharnais • Alexandre Colonna-Walewski • Jules Barthélemy-Saint-Hilaire • Karolo Leono • Vilhelmo Alberto, princo de Montenuovo • Eugen Megerle von Mühlfeld vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo desegnisto • oficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Napoleono la 2-a

Vivo redakti

Kiel unua leĝa ido de Napoléon Bonaparte li estis ties longe esperata tronsekvanto. Post la du abdikoj en la jaroj 1814 kaj 1815 fine la morto de sia patro en la jaro 1821 li ĉiufoje estis deklarita de la bonapartistoj kiel imperiestro. Li tamen neniam postulis la regadon en Francio nek dum sia mallonga vivo akiris ian politikan gvidfunkcion.

En Vieno la juna Bonaparte amikiĝis kun sia boonklino la arkidukino Sophie Friederike de Bavario. Ambaŭ kune vizitadis balojn kaj koncertojn, kaj oni klaĉis en Vieno, ke la dua filo de Sofio, Ferdinand Maximilian (kiu dum la Meksikaj intervenmilitoj estis instituciigita de la francoj kiel meksika imperiestro) estis la filo de Napoleono la 2-a.

Jam frue Napoleono suferis pro pulmoproblemoj kaj malsaniĝis pro tuberkulozo, kiu kaŭzis la 22-an de julio 1832 lian morton en la juna aĝo de nur 21 en Palaco Schönbrunn en Vieno.

Post lia frua morto la heredanto de la imperiestra krono de Francio fariĝis Charles-Louis-Napoléon Bonaparte, kiu en la jaro 1852 sukcesis reakiri la tronon.

Tombejo redakti

Napoleono la 2-a estis entombigita en la Kapucena Tombejo de Vieno. En la jaro 1940 la sarkofago kun lia kadavro laŭ ordono de Adolf Hitler estis transigita al Parizo al la Hotelo de la Invalidoj kaj tie starigita en la kripto unue je la flanko de Napoleono la 1-a. Poste la sarkofago estis translokita al la subpreĝejo. Pro la komplika entombiga ceremonio de la Habsburgoj, kiun Hitlero ne konis, la koro de Napoleono la 2-a kaj liaj visceroj restis tamen en Aŭstrio, la koro en la kortombejo en Sankt-Augustin kaj la visceroj en la duka tombejo de la Stefana Katedralo.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

Tiu-ĉi artikolo baziĝas ĉefe sur libera traduko de la koncerna artikolo en la germanlingva vikipedio.