Narcisismo

Narcisismo estas en komuna lingvuzo malsaneca memadoro, enamiĝo en si mem.

bildigo de Narciso de la pentristo Caravaggio
la floro Narciso

En greka legendo Narciso enamiĝas en sian spegulan bildon, kiun li vidas sur la akvo de rivero.

En psikologio kaj aparte en psikoanalizo oni parolas pri narcisisma perturbo de la personeco, sed ĉi tie la signifo de narcisismo ne kongruas kun la komunlingva.

Ĉiu homo trairas narcisismajn fazojn. Laŭ Sigmund Freud oni distingas primaran kaj sekundaran narcisismon. Ĉe la primara etinfano direktas sian seksan energion plene al si mem. Ĉe la sekundara narcisismo oni redirektas sian seksenergion (libidon) for de eksteraj objektoj al si mem (regreso). Tio okazas precipe post elrevigita amo kaj perturbo de la sento de memvaloro pro humiligo.

Laŭ Erich Fromm narcisismo estas la kontraŭpoluso de la amo. Li dividas inter narcisismoj individua kaj grupa (komparu kun patriotismo kaj fanatismo).

Vidu ankaŭ redakti