Narcisomuŝkaptulo

La Narcisomuŝkaptulo (Ficedula narcissina) estas paserina birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Ficeduloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Narcisomuŝkaptulo
Narcisomuŝkaptulo, masklo
Narcisomuŝkaptulo, masklo
Narcisomuŝkaptulo, ino
Narcisomuŝkaptulo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Ficedula
Specio: F. narcissina
Ficedula narcissina
(Temminck, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Maskloj de Narcisomuŝkaptulo estas tre distingaj en kompleta reprodukta plumaro, kun nigraj krono kaj dorso, briloranĝa gorĝo kun iom pli paloranĝa brusto, pli sulfurflava ventro ĝis la kruroj kaj blankeca pli suba ventro, oranĝaflava superokula strio (“brovo”), nigrecaj flugiloj kun po blanka flugilmakulo, oranĝaflava pugo kaj nigra vosto. Nereproduktantaj maskloj havas variajn nivelojn de flava koloro. Tiom da flavaj partoj nomigas la specion per rilato al la floro Narciso el kiu kelkaj specioj estas tre flavaj kaj aliaj montra flavajn partojn, kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo F. narcissina. Inoj estas tute malsimilaj, kun ĝenerale sablobruna koloro, kun ruĝeckoloraj flugiloj kaj dunuancaj okulringoj. Temas pri evidenta kazo de seksa duformismo.

Tiu specio ĉefe manĝas insektojn, kaj loĝas en deciduaj arbaroj. Reproduktantaj maskloj kantas per ripetaj melodiaj fajfoj.

Distribuado redakti

Ĝi estas indiĝena de orienta Azio, el Saĥalino norden tra Japanio, Koreio, kontinenta Ĉinio, kaj Tajvano, kaj vintras en sudorienta Azio, inllude Filipinoj kaj Borneo. Ĝi estas tre migranta, kaj eĉ oni trovis ĝin kiel vaganto el Aŭstralio sude al Alasko norde. [1] Arkivigite je 2006-01-10 per la retarkivo Wayback Machine.

Estas kelkaj subspecioj, tre markataj laŭ plumaro kaj teritorioj, kelkaj el kiuj estis konsiderataj separataj specioj.

  • F. n. narcissina, la nomiga raso, kiu troviĝas el Saĥalino sude al Filipinoj.
  • F. n. owstoni, de malgranda teritorio ĉe baze en la Insuloj Rjukju, kies reproduktaj maskloj havas olivverdecajn kronojn kaj dorsojn anstataŭ nigrajn.
  • F. (n.) elisae, pli kaj pli separata kiel Ĉina muŝkaptuloVerdadorsa muŝkaptulo (Ficedula elisae, Weigold, 1922), reproduktanta endemie en nordorienta Ĉinio, vintrumanta suden en Vjetnamio kaj Malajzio, kies reproduktantaj maskloj ne havas superokulan strion, havas olivverdecajn kronojn kaj dorsojn anstataŭ nigrajn, kaj citronflavajn subajn partojn.

"F. beijingnica", proponita kiel separata specio nomata Pekina muŝkaptulo, estas nuntempe konsiderata de fakuloj kiel la unusomera masklo de F. (n.) elisae kaj tiele ne plu valida taksono [2][rompita ligilo].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti