Narges Mohammadi

irana homrajta aktivulino

Narges MOHAMMADI (perse نرگس صفیه محمدی; n. la 21-an de aprilo 1972 en Zanĝano, Irano) estas irana aktivulino pri homaj rajtoj, vicprezidanto de la Centro de Defendantoj de la Homaj Rajtoj (angle Defenders of Human Rights Center, akronime DHRC), gvidata de la Nobel-premiito pri paco Shirin Ebadi[1][2]. Poste Narges Mohammadi mem estis vicdirektoro de tiu centro. En 2016, ŝi estis kondamnita al 16-jara malliberigo pro politikaj krimoj. En 2023 ŝi ricevis la Nobel-premion pri paco .

Narges Mohammadi
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1972 (1972-04-21) (52-jaraĝa)
en Zanĝan,  Imperia Ŝtato Irano
Lingvoj persafranca
Ŝtataneco Irano
Alma mater Internacia Universitato Imamo Ĥomejni
Familio
Edz(in)o Taghi Rahmani
Infanoj 2
Okupo
Okupo homrajta aktivulo • ĵurnalisto
vdr

En 1999, ŝi geedziĝis kun sia por-reformisma kolego Taghi Rahmani, kiu iom poste estis arestita por la unua fojo. Taghi Rahmani translokiĝis al Francio en 2012, post kiam li estis enkarcerigita entute dum dek kvar jarojn, sed Mohammadi restis en Irano por daŭrigi la homrajtan laboron. En 2023, ŝi ricevas la Nobel-premion pri paco.[3] kaj la Premion Unesko/Guillermo Cano de Monda Gazetarlibereco.

Amnestio Internacia deklaris ŝin liberulo de konscienco kaj postulis ŝia tuja liberigo[4]. Raportistoj Sen Limoj kaj grupo de internaciaj leĝdonantoj postulis ŝian liberigon.

En septembro 2023, ŝi apogis Mehdi Yarrahi post sia aresto por la protestkanto Roosarito. Post la morto de Mahsa Amini en septembro 2022, verŝajne pro perforto de la irana religia moralpolico, ŝi esprimis sian subtenon el sia karcero al la amasaj protestoj kontraŭ la irana registaro kaj organizis solidarecajn agojn en la malliberejo, kio rezultigis eĉ pli severan punon por ŝi[5].

En oktobro 2023, ŝi ricevis la Nobel-premion pri paco "pro ŝia batalo kontraŭ la subpremo de virinoj en Irano kaj ŝia batalo por antaŭenigi homajn rajtojn kaj liberecon por ĉiuj" [6].

Premioj kaj honoroj redakti

  • 2023 Nobel-premio pri paco [7]
  • 2018 Premio Andrej Saĥarov de la Usona Fizika Societo [8]
  • 2016 Premio pri Homaj Rajtoj de la germana Urbo Vajmaro [9]
  • 2011 Per Anger Prize; la premio de la sveda registara por homaj rajtoj [10]
  • 2009 Alexander Langer Award, nomita laŭ pacaktivulo Alexander Langer [11]

Kiam la Nobel-premiito Shirin Ebadi gajnis la Premion pri Homaj Rajtoj Felix Ermacora en 2010, ŝi dediĉis ĝin al Mohammadi: "Ĉi tiu kuraĝa virino meritas ĉi tiun premion pli ol mi," ŝi diris[12].

Noto redakti

Tiu ĉi artikolo estas (parta) traduko de la artikolo Narges Mohammadi en la hispana vikipedio, kiu dependas de la permesilo Krea Komunaĵo Nommencio/Samkondiĉe. Vidu la prilaboran historion.

Referencoj redakti

  1. (en) "Profile | Nationalist, Religious, and Resolute: Narges Mohammadi". Frontline - Tehran Bureau
  2. (en) Dehghan, Saeed Kamali, "Iranian human rights activist Narges Mohammadi arrested", The Guardian, la 26-an de aprilo 2012.
  3. Nobel-premio pri paco en 2023
  4. (nl) Amnesty International roept op tot onmiddellijke vrijlating. Arkivite de la originalo, la 6-an de marto 2019.
  5. (nl) Iraanse activiste Narges Mohammadi krijgt Nobelprijs voor de Vrede. NOS, la 6-an de oktobro 2023.
  6. "Nå blir det klart hvem som får Nobels fredspris 2023" . www.aftenposten.no (en la norvega bokmål). 6a de oktobro 2023. Prenite 6a de oktobro 2023.
  7. (en) The Nobel Peace Prize 2023. NobelPrize.org, la 6-an de oktobro 2023.
  8. (en) 2018 Andrei Sakharov Award Recipient. aps.org.
  9. (en) Iran: Human Rights Prize Awarded To Iranian Woman, Nargess Mohammadi. ncr-iran.org, la 11 decembro 2016. Arkivite la 23-an de julio 2022.
  10. (en) The Per Anger Prize. Arkivite de la originalo, la 13-an de julio 2019.
  11. (en) Narges Mohammadi, from Iran, recepient of the international Alexander Langer award 2009 Arkivite de la originalo, la 4-an de marto 2016.
  12. (en) Iranian Nobel Laureate Dedicates Prize To Jailed Colleague. Radio Free Europe/Radio Liberty, la 16-an de junio 2010. Arkivite de la originalo, la 29-an de marto 2019.

Vidu ankaŭ redakti

Ŝirin Ebadi