Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj

La narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj . La ekoregiono precipe troviĝas en la subŝtato de Madhja-Pradeŝo, sed etendiĝas en partojn de Ĉhatisgaro, Maharaŝtro kaj Utar-Pradeŝo.

Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj21° 55′ 0″ N, 73° 59′ 0″ O (mapo)21.91666666666773.983333333333Koordinatoj: 21° 55′ 0″ N, 73° 59′ 0″ O (mapo) [+]
Areo169 900 km² (16 990 000 ha) [+]

Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj (Tero)
Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj
vdr

Priskribo redakti

La narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj kovras areon de 169 900 km2 de la malsupra Narmada Valo kaj la ĉirkaŭaj altaĵoj de Vindhya-Montaro en la norda kaj okcidenta ekstremo de Satpura-Montaro en la sudo. La Narmada Valo estas orienten-okcidenten direktita platfunda valo, aŭ grabeno, kiu apartigas la du altebenaĵojn. La Vindhya-Montaro apartigas la valon de Malva-Altebenaĵo kaj la bundelkhand-regionaj altaĵoj en la nordo. Satpura-Montaro atingas altecon de 1 300 m kaj enfermas la valon en la sudo apartigante ĝin de Dekkana Altebenaĵo. La ekoregiono inkludas la okcidentan parton de Satpura-Montaro, kaj ankaŭ etendiĝas sudorienten laŭlonge de la orienta flanko de Okcidentaj Ghatoj. La altaĵoj de tiu ekoregiono estas la nordaj limoj de Hinda duoninsulo.

 
Narmado dum la musono, apud Ĝabalpur.

La precipitaĵo en la ekoregiono estas tre laŭsezona; sep- ĝis ok-monata seka sezono estas sekvita antaŭ la junio-ĝis-septembra sudokcidenta musono, kiu jare averaĝe alportas pluvokvanton de 1 200-1 500 mm. Multaj arboj perdas siajn foliojn dum la longa seka sezono por konservi humidecon.

La ekoregiono situas inter pli humidaj arbaroj nordoriente, sudoriente, kaj sudokcidente, kiuj ricevas pli da pluvo de la sudorienta musono, kaj la pli sekaj arbaroj kaj arbedaroj de Dekkana Altebenaĵo sude kaj Malva-Altebenaĵo kaj Guĝarato okcidente kaj nordokcidente. La malaltaĵaj Supra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj troviĝas nordoriente, en la alluvia ebenaĵo de Gango kaj liaj alfluantoj sub orienta Vindhya-Montaro kaj bundelkhand-regionaj altaĵoj. La ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj situas sur Ĉotanagpur-Altebenaĵo oriente. La barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj, kiuj ricevas pli da jara humideco el Bengala Golfo, situas sudoriente. Al sudokcidento, laŭlonge de la kresto de Okcidentaj Ghatoj , troviĝas la pli humidaj nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj, kiuj ricevas pli da humideco de la sudokcident-musonaj ventoj ekde Araba Maro.

Al sudo, la Dekkana Altebenaĵo de Maharaŝtro troviĝas en la pluvombro de Okcidentaj Ghatoj, kaj subtenas la centra-dekkan-altebenaĵajn sekajn deciduajn arbarojn de Vidarbha-Regiono kaj la pli sekajn dekkan-altebenaĵajn veprejajn arbarojn de Khandeŝ-Regiono. La sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir kovras plimulton de Malva-Regiono nordokcidente kaj la malaltaĵojn de Guĝarato okcidente.

Flaŭro redakti

La natura vegetaĵaro de la ekoregiono estas tri-etaĝa arbaro adaptata al musono kaj sek-sezona klimato. La arbaroj tipe havas supran kanopeon je 15–25 metroj, suban kanopeon je 10-15 metroj kaj subarbaraĵon je 3-4 meter. Granda tektono (Tectona grandis) estas la dominanta kanopeoarbo, akompanata de Diospyros melanoxylon, Anogeissus latifolia, Lagerstroemia parviflora, Terminalia tomentosa, Lannea coromandelica, Hardwickia binata kaj Boswellia serrata.

Ĉeriveraj areoj, kiuj tut-jare ricevas akon, gastigas humidajn ĉiamverdajn arbarojn, kies superregantaj specioj estas Terminalia arjuna, Syzygium cumini, Syzygium heyneanum, Salix tetrasperma, Homonoia riparia, kaj Vitex negundo.

Faŭno redakti

 
Ĉitala aksiso (Axis axis) en Nacia Parko Bandhavgarh.

La ekoregiono estas hejmo al 76 specioj da mamuloj, neniu el ili estante endemia, kvankam pluraj, inkluzive de la plej granda predanto de Azio la tigro kune kun la gaŭro, hundaroj de montara kuono (Cuon alpinus), hinda longlipa urso (Melursus ursinus), kvarkorna tetracero (Tetracerus quadricornis), kaj cervokapra antilopo (Antilope cervicapra), estas minacitaj.

La ekoregiono gastigas 276 birdospeciojn, neniu el ili estante endemia. Grandaj minacitaj birdoj inkludas Sypheotides indicus kaj la hindan otidon.

Konservado redakti

Tiu areo estas dense loĝata kaj nur proksimume 30% el la ekoregiono estas kovrataj kun relative sendifekta vegetaĵaro, sed tiu inkludas iujn grandajn blokojn de vivejo en Vindhya-Montaro kaj Satpura-Montaro kiuj estas gravaj por la konservado de la tigro. Proksimume 5% el la ekoregiono restas ene de naturprotektejoj, la plej grandaj de kiuj estas Tigro-rezervejo Melghat kaj Protektejo Noradehi dum aliaj inkludas Nacian Parkon Bandhavgarh, Nacian Parkon Panna, kaj Nacian Parkon Sanjay. Planoj por digi Narmadon influos la faŭnon de la ekoregiono.

Bibliografio redakti

  • angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press, Vaŝingtono.

Vidu ankaŭ redakti


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
IM0201 Centra-dekkanaj sekaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0202 Centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj   Kamboĝo,   Laoso,   Tajlando,   Vjetnamio
IM0203 Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj   Barato
IM0204 Orient-dekkanaj sekaj ĉiamverdaj arbaroj   Barato
IM0206 Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir   Barato
IM0207 Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj   Barato

Eksteraj ligiloj redakti