Narros del Castillo

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Narros del Castillo (stacidomo).

Narros del Castillo [NAros delkasTIljo] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La MorañaKomarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Fondita de araboj, ĝi estis nomita Bebán —«fortikita pordego»— ĝis la batalo de Simancas en 939. En la 13-a jarcento, je la reloĝado ĝi nomiĝis «Naharros de Bebán», ĉar ĝi estis reloĝata de navaranoj («Naharros» kiel evoluo de «Nafarros»). La aludita kastelo estis en la loko kie nun estas la preĝejo, kaj el tiu restis nur partoj uzitaj por la preĝejo.

Narros del Castillo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 05370
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 148  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 52′ N, 5° 4′ U (mapo)40.858611111111-5.0586111111111Koordinatoj: 40° 52′ N, 5° 4′ U (mapo) [+]
Alto 951 m [+]
Areo 33,61 km² (3 361 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Narros del Castillo (Provinco Avilo)
Narros del Castillo (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Narros del Castillo
Narros del Castillo (Hispanio)
Narros del Castillo (Hispanio)
DEC
Situo de Narros del Castillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Narros del Castillo [+]
vdr
Narros del Castillo en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Arévalo norde, brune.
Mudeĥara absido.
Pilorio.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 33,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 159 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 53 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Salvadiós, Rivilla de Barajas, Gimialcón, Blascomillán, Herreros de Suso kaj Vita.

Historio

redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Frua mencio estas de 1250. En la 17-a jarcento la kastelo pasis de reĝa posedo al markizlando Mancera kaj Malpica kaj tio pluis ĝis la 19-a jarcento. De la 13-a jarcento restis la mudeĥara preĝejo kaj de iom poste la pilorio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ

redakti