Nasirija

urboj de Irako

Nasirija, laŭ araba lingvo الناصرية estas metropolo, ĉefurbo de Gubernio Dhi Kar (Irako).

Nasirija
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 541 600  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 3′ N, 46° 15′ O (mapo)31.04388888888946.2575Koordinatoj: 31° 3′ N, 46° 15′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Nasirija (Irako)
Nasirija (Irako)
DEC
Nasirija
Nasirija
Situo de Nasirija

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nasiriyah [+]
vdr
Hotelo en Nasirija
Riverbordo de Nasirija

Geografio redakti

Nasirija situas en sudorienta Irako laŭ ambaŭ bordoj de Eŭfrato. Ur (urbo) troviĝas 17, Bagdado 390 kilometrojn.

Historio redakti

Nasirija estis establita en 1872 en la Otomana Imperio. Baldaŭ ĝi estis grava komerca centro. Dum la 1-a mondmilito la britoj konkeris la urbeton en 1915. Proksimume 400 britaj kaj hindaj, aliparte 2,000 turkaj soldatoj falis en la batalo. En 1920 vivis en la urbeto iom pli ol 6000 loĝantoj. La unua ĉelo de la irakaj komunistoj estis fondita en la 1930-aj jaroj. Dum la 1991 Golfa Milito en 1991 la koaliciaj armeoj facile okupis la urbon. En 2003 denove okazis bataloj ĉi tie.

Ekonomio redakti

Nasirija havas nur hejmindustriojn, oni kreas boatojn, prilaboras lignojn kaj arĝentojn.

Trafiko redakti

 
 
Muzeo en Nasirija

Nasirija estas fervoja finstacio. La metropolo havas ankaŭ vojajn kontajtojn.

Klimato redakti

La klimato de Nasirija estas seka dezerta. Jare pluvas 128 mm, inter junio-aŭgusto ne pluvas. La jara averaĝa temperaturo estas 17 °C.

Vidindaĵoj redakti

En Nasirija mankas historiaj monumentoj. Vidindaĵoj estas la bazarejo, riverbordaj parkoj kaj historia muzeo. Ruinoj de Ur estas proksime, inter kiuj elstaras la Zigurato de Ur.

Fontoj redakti

 
Domo de adorado de Mandeismo en 2016