Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato

Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato (originale anglalingve, A Stainless Steel Rat is Born) estas sciencfikcia romano de Harry Harrison el la romanserio Rustimuna Ŝtalrato. En ĝi junulo de provinca planedo ekcelas krimulan karieron, ĉar sur lia planedo ne ekzistas io alia interesa. Por interkompreniĝi sur aliaj planedoj li lernas Esperanton dum sia unua kosma vojaĝo.

Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato
Aŭtoro Harry Harrison
Eldonjaro 1996
Urbo Jekaterinburgo
Eldoninto Sezonoj
Paĝoj 222
vdr

La romano aperis en Esperanto en 1996 ĉe eldonejo "Sezonoj" en Jekaterinburg sub la titolo Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato. La traduko estis farita de internacia grupo retpoŝte kunlaboranta: en ĝi kunagis Reinhard Fössmeier, Edmund Grimley Evans, Rob Helm, Konrad Hinsen, Pierre Jelenc, Jorge Llambias, Kevin Schoedel kaj Mark Weddell.

Eksteraj ligiloj redakti