Năsăud

urbo en nuna Rumanio
(Alidirektita el Nasodo)

Năsăud [nəsəud] (hungare: Naszód [naso:d], germane: Nussdorf) estas urbo en Rumanio ĉe la sudokcidenta piedo de la Radna-montaro sur la dekstra bordo de Someșul Mare nordokcidente de Bistrița. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Jidovița, Lușca, Liviu Rebreanu.

Năsăud
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto Bistrița-Năsăud
Alinome Naszód (hungare), Nussdorf (germane)
Iama hungara departemento Beszterce-Naszód
Situo 47° 17′ N, 24° 25′ O (mapo)47.28524.41Koordinatoj: 47° 17′ N, 24° 25′ O (mapo)
Năsăud (Rumanio)
Năsăud (Rumanio)
DMS
Alto super maro 315 m
Poŝtkodo 425200
Loĝantaro 9,587 (en 2011; 10.582 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 32544
vdr

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 3 501 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 10 740 (rumanoj).

Historio redakti

Ĝia unua mencio skriba estas el 1264. Ĝiaj originaj loĝantoj, la saksoj, estis translokitaj kaj anstataŭ ili estis kolonigiitaj rumanoj. Ĝi estis unu el gravaj kulturaj centroj de la rumanoj en Transilvanio. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Beszterce-Naszód).

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti