Nasrin Sotoudeh

irana advokatino kaj defendanto de homaj rajtoj

Nasrin Sotoudeh (perse نسرین ستوده‎; naskiĝis la 3-an de aprilo 1963 en Teherano) estas irana advokatino kaj defendanto de homaj rajtoj.

Nasrin Sotoudeh
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1963 (1963-05-30) (60-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj persa
Ŝtataneco Irano
Alma mater Shahid Beheshti University
Familio
Edz(in)o Reza Khandan
Okupo
Okupo advokato • aktivulo • ĵurnalisto • eseisto • juristo
vdr

Ŝi ankaŭ reprezentis virinojn arestitajn por aperi publike sen hiĵabo (perse:دختران خیابان انقلاب), kio estas puninda ofendo en Irano[1]. Sotoudeh ankaŭ defendis aktivistojn kaj opoziciajn membrojn malliberigitaj en 2009 rilate al la iranaj balotoj en junio de tiu jaro. Inter la akuzitoj, kiujn ŝi defendis, estis elstaraj disidentoj kiel la Nobel-premiito pri paco Shirin Ebadi kaj Heshmat Tabarzadi, estro de la malpermesita Demokratia Fronto de Irano. Ŝi ankaŭ defendis gejunulojn kiuj estis perfortitaj aŭ ricevis mortpunon eĉ sub la aĝo de 12 jaroj[2].

Ŝi estis arestita la 4-an de septembro 2010 pro konspiro kontraŭ nacia sekureco. Ŝia kondamno por 11 jaroj en malliberejo estis transformita al 6 jaroj. Krome, ŝi ne plu rajtis praktiki sian profesion kiel advokato dum 10 jaroj. En septembro 2013, ŝi neatendite estis liberigita kun dek aliaj politikaj malliberuloj[3]. Ŝi denove estis arestita en junio 2018 kaj en marto 2019 kondamnita al dek jaroj de malliberejo kaj vipobatoj[4] pro la plej grava krimo, nome incito al diboĉado, ĉar ŝi protektis plurajn virinojn arestitajn inter decembro 2017 kaj januaro 2018 pro ne plu vesti sin publike kun kaptuko por protesti kontraŭ la altrudita devigo al virinoj porti hiĝabon en publika spaco[5].

La 11-an de aŭgusto 2020 ŝi komencis denove malsatstrikon en malliberejo.[6] Post grava malboniĝo de la sanstato ŝi interrompis la strikon la 25-an de septembro.[7] En oktobro 2020 ŝi estis translokita de la malliberejo Evin al la malliberejo por virinoj Gharchak. En novembro post 50 tagoj da malsatstriko ŝi akiris mallongan forpermeson kiu finiĝis la 3-an de decembro, tago en kiu estus donita la ŝi la Alternativa Nobel-premio. Sed la forpermeso ne estis plilongigita kaj ŝi devis reeniri la malliberejon por virinoj.[8]

Premioj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Noto kaj referencoj redakti

  1. (en) "Nasrin Sotoudeh: Iranian human rights lawyer jailed for 38 years, say family" (Nasrin Sotoudeh: irana advokato pri homaj rajtoj enkarcerita por 38 jaroj, diras familio), BBC News. la 12-an de marto 2019.
  2. (en) Syma Sayyah, Nasrin Sotoudeh: The Ardent, Passionate and Dedicated Attorney at Law Arkivigite je 2021-05-18 per la retarkivo Wayback Machine, Payvand, Iran News, la 29-an de majo 2007.
  3. (nl) Iran laat politieke gevangenen vrij (Irano liberigas politikajn malliberuloj), NOS Nieuws, la 18-an de septembro 2013
  4. (nl) Europese Unie wil herziening celstraf Iraanse mensenrechtenadvocaat (Eŭropa Unio volas revizion de la karcera puno por irana advokato pri homaj rajtoj), NU.nl, la 12-an de marto 2019
  5. (fr) Iran : dix ans de prison supplémentaires pour une célèbre militante des droits humains, franceinfo kun AFP, la 12-an de marto 2019, alirite la 21-an de februaro 2020.
  6. (de) Sorge um Nasrin Sotoudeh im Hungerstreik, en: dw.com, 2-a septembro 2020, alirite la 10-an de septembro 2020.
  7. (de) Aktivulino pri homaj rajtoj finas malsatstrikon, tagesschau.de, 26-an de septembro 2020, alirite la 17-an de junio 2021.
  8. (de) Sotoudeh denove en malliberejo, tagesschau.de, 3-an de decembro 2020, alirite la 17-an de junio 2021.