Malfermi la ĉefan menuon

Nataly von Eschstruht

Nataly von Eschstruth (1892)

Nataly von Eschstruht (naskiĝinta en la 17-a de majo 1860 en Hofgeismar, mortinta en la 1-a de decembro 1939 en Schwerin) estis germana furorverkistino. Ŝi nombriĝis inter la plej legitaj verkistoj de la epoko de imperiestro Vilhelmo la 2-a.

VivoRedakti

Jam kiel 15 jara Eschstruth publikigis la verkon Schweizer Novellen. La granddukino Caroline zu Mecklenburg, Joseph Victor von Scheffel kaj Georg Ebers instigis ŝin skribi historiajn dramojn. Ĉe siaj vojaĝoj multnombraj al diversaj lokoj ŝi preferis tamen Berlinon (1871-73, 1882-90, 1905-07) kaj Schwerin (1892-1903, 1922-39). Tie ĉi ŝi estis donanta parto de la rondo ĉirkaŭ la amika duka paro (Johann Albrecht); tie, en la rondo ĉirkaŭ la eldonisto K. Toeche-Mittler, ŝi renkontis i.a. August Strindberg, Henrik Ibsen kaj Kainz.

Leterinterŝanĝoj, gajeco familiara kaj amikeco unuigis ŝin al multaj aliaj artistoj, spertuloj kaj aristokratoj. Ŝiaj multaj noveloj tamen nur priskribas la eksteron de tiu ĉi mondo. En naiv-naciema sinteno, kun signifoplenaj titoloj kiel In Ungnade (1891), Polnisch Blut (8-a eldono en 1913), Der Stern des Glücks (1896, lasttempe 1929) aŭ Hofluft (9-a eldono en 1899) la libroj restis sen trea literatura graveco; ŝi skribis ankaŭ pri emancipigo (Jedem das Seine, 1903) aŭ savo el averio sur la maro (Die Bären von Hohen-Esp, 1902; skribita laŭ la volo de imperiestro Vilhelmo la 2-a), sed denove "sen literatura suko".

La karakterizoj de la personoj ne transpaŝas la tipigon idealozan kaj la mesaĝo ofte reduktiĝas intrige je (prokrastiĝanta) feliĉa unuiĝo de beleco virina kun virto vira.

Tamen ŝi allogis impone multajn burĝajn legantojn inter 1880 kaj 1930 danke al sia intimeco kun kaj detala kono pri la diversaj vivoformoj de la socio.

Oni aljuĝis al ŝi la premion Große goldene Medaille für Kunst und Wissenschaft von Baden, Bayern und Mecklenburg-Schwerin.

VerkojRedakti

  • Der kleine Rittmeister, Berlin 1883
  • Pirmasenz oder Karl Augusts Brautfahrt, Berlin 1883
  • Die Ordre des Grafen von Guise, Berlin 1884
  • Wolfsburg, Stuttgart 1885
  • Der Irrgeist des Schlosses, Berlin 1886
  • Gänseliesel, Jena 1886
  • Humoresken, Berlin 1886
  • Katz' und Maus, Berlin 1886
  • Polnisch Blut, Jena 1887
  • Potpourri, Dresden 1887
  • Wegekraut, Dresden 1887
  • Die Erlkönigin. Zauberwasser, Jena 1888
  • Hazard, Jena 1888
  • Wandelbilder, Jena 1888
  • Hofluft, Berlin 1889
  • Verbotene Früchte und andere Erzählungen, Jena 1889
  • Im Schellenhemd, Jena 1890
  • Sternschnuppen, Berlin 1890
  • Der Mühlenprinz, Jena 1891
  • Comödie!, Jena 1892
  • Scherben, Leipzig 1893
  • Die Haidehexe und andere Novellen, Jena 1894
  • In Ungnade, Leipzig 1894
  • Ungleich!, Jena 1894
  • Von Gottes Gnaden, Jena 1894
  • Johannisfeuer, Leipzig 1895
  • Sturmnixe und andere Dramen, Leipzig 1895
  • Der Stern des Glücks, Leipzig 1896
  • Jung gefreit, Leipzig 1897
  • Spuk, Leipzig 1897
  • Der Majoratsherr, Leipzig 1898
  • Mondscheinprinzeßchen, Leipzig 1898
  • Der verkannte Puttfarken, Berlin 1899
  • Die Regimentstante, Leipzig 1899
  • Frühlingsstürme, Leipzig 1899
  • Aus vollem Leben, Leipzig 1900
  • Nachtschatten, Leipzig 1900
  • Spukgeschichten und andere Erzählungen, Leipzig 1900
  • Am Ziel, Leipzig 1901
  • Osterglocken, Berlin 1901
  • Regenwetter, Berlin 1901
  • Sonnenfunken, Leipzig 1901
  • Der verlorene Sohn, Leipzig 1902
  • Die Bären von Hohen-Esp, Leipzig 1902
  • Unerklärliches, Berlin 1902
  • Am See, Leipzig 1903
  • Die Laune der Gräfin, Wolfenbüttel, 1904
  • Jedem das Seine, Leipzig 1904
  • Am Ende der Welt, Leipzig 1905
  • Frieden, Leipzig 1905
  • Die Ordre des Grafen von Guise. Symone, Leipzig 1910
  • Die Roggenmuhme, Leipzig 1910
  • Die Gauklerin, Berlin 1911
  • Vae victis, Schwerin 1911
  • Das Rodeltantchen, Schwerin 1912
  • Eine unheimliche Torte und andere Erzählungen, Leipzig 1913
  • Heckenrosen und andere Erzählungen, Leipzig 1913
  • Junge Liebe und andere Erzählungen, Leipzig 1913
  • Pagenstreiche und andere Erzählungen, Leipzig 1913
  • Plappermäulchen und andere Erzählungen, Leipzig 1913
  • Zauberwasser und andere Erzählungen, Leipzig 1913
  • Sehnsucht, Leipzig 1917
  • Bräutigam und Braut, Leipzig 1920
  • Ewige Jugend, Leipzig 1920
  • Ein Stein auf der Straße, Leipzig 1921
  • Ende gut - alles gut, Leipzig 1921
  • Im Spukschloß Monbijou, Leipzig 1921
  • Lebende Blumen, Leipzig 1921
  • Halali!, Leipzig 1922
  • Lichtfalter, Leipzig 1922
  • Der fliegende Holländer, Leipzig 1925
  • Erlöst, Leipzig 1926

Eksteraj ligilojRedakti