Natasa Dusev-Janics

Natasa Dusev-Janics [nataŝa duŝev-janiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dusev-Janics Natasa, kroate Nataša Dušev-Janić, serbe Наташа Душев-Јанић estas jugoslaviana-hungara kajakisto, kvarfoja olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto. Ŝia patro estis en:Milan Janić.

Natasa Dusev-Janics
Natasa Dusev-Janics
Natasa Dusev-Janics
Persona informo
Naskonomo Nataša Janić/Наташа Јанић
Naskiĝo 24-an de junio 1982 (1982-06-24) (41-jaraĝa)
en Bačka Palanka
Lingvoj serba
Ŝtataneco SerbioHungario
Familio
Patro Milan Janić
Edz(in)o Andrian Dushev
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Natasa Dusev-Janics[1] naskiĝis la 24-an de junio 1982 en Bačka Palanka (Jugoslavio).

Biografio redakti

Patro de Natasa edukis sian filino kajakisto, kiu en Somera Olimpiko 2000 sub flago de Jugoslavio atingis la kvaran lokon individue en distanco 1500 m. Pli poste ŝi trejnis sin jam en Hungario en Szeged, ekde 2013 en Győr. Intertempe Natasa Dusev-Janics akiris hungaran ŝtatanecon en 2004. En la sama jaro ŝi venkis la eternan rivalon Katalin Kovács. Ilia trejnisto Katalin Rozsnyói surprize kreis novan kajakan paron Janics-Kovács, ili venkis ofte en la sekvaj jaroj. Natasa Dusev-Janics estis hungara ĉampiono 29-foje inter 2002-2015. Ŝi estis hungara olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2004, Hungario en la Somera Olimpiko 2008 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2012 kun 3 oraj medaloj individue aŭ duope, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua 19-foje inter 2002-2013 individue aŭ teame. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 2019.

Ŝi edziniĝis al hungaro en 2009, en la sekva jaro ŝi divorcis kaj denove edziniĝis al bulgaro. En 2011 ŝi naskis filinon. Ekde 2019 ŝi estas trejnisto en Plovdiv. Ŝi ricevis ŝtatajn hungarajn premiojn en 2004 kaj 2012.

Fontoj redakti

Referencoj redakti