Natasza Czarmińska

Natasza Czarmińska (naskiĝis la 18-an de majo 1950 en Varsovio, mortis la 22-an de aprilo 2004 samloke) – plenumantino de poezia kanto, poetino, reĝisorino de dokumentaj filmoj, esoterulino.

Natasza Czarmińska
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1950 (1950-05-18)
en Varsovio
Morto 1-an de januaro 2004 (2004-01-01) (53-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo poeto • filmreĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Muzika agado redakti

Laŭreatino de kelkaj premioj de la 8-a Festivalo de Studenta Kanto en Krakovo en 1971. En laŭvicaj jaroj plurfoje prezentiĝis en la krakova kabaredo, dum la landaj kaj eksterlandaj festivaloj. Ŝi partoprenis interalie en la Unua Trarigardo de Vera Kanto en Gdańsk en 1981 (unua datreveno de "Solidareco"), sed ankaŭ kelkfoje en la festivalo en Opole.

La unua plenumantino de la verkoj de Zbigniew Herbert. Inter artistoj, kun kiuj ludis estis Jacek Kaczmarski kaj Przemysław Gintrowski.

Dum recitaloj, krom muzikaĵoj, recitis poezion de interalie Herbert, Rilke kaj Miłosz; ŝi mem ankaŭ skribis versaĵojn. Rolis en teatro (monologo de la propra aŭtoreco surbaze de la memoraĵoj de Isadora Duncan) kaj filmoj (Sekreto de Enigma, Kungfuo, Indekso, Pekoj de infaneco).

En 2004 estis eldonita kompakta disko dokumentinta ŝian kreadon kune kun 17 verkoj.

Ekstermuzika agado redakti

En 1981 finis reĝisoradon en Supera Filma, Televida kaj Teatra Lernejo en Lodzo kaj mallonge antaŭ enkonduko de la milita stato en Pollando forveturis al Francio. Dum emigracio verkis mute da dokumentaj filmoj kaj aktivis en la medioj apogantaj "Solidarecon". Ankaŭ studis spiritecajn tradiciojn de diversaj kulturoj kune kun alternativa medicino.

Post reveno al Pollando en 1992 eldoni interalie di librojn pri numerologioNombro]]j de la Sorto kaj Sorto-Nombroj kaj interna libereco, kunlaboris kun monata revuo "Twój Styl" (Via Stilo) (numerologiaj eseoj) kaj Radio Zet (disaŭdigaĵoj pri numerologio kaj spiriteca scio).

Ŝi mortis en varsovia onkologia malsanulejo; kelkaj tagoj antaŭ la morto aperis ŝia unua surbendigaĵo.

En 2007 estis distingita postmorte per Komandora Kruco de la Ordeno Pollando Renaskiĝinta.

Filmografio redakti

Kelkiuj el dokumentaj filmoj:

Eksteraj ligiloj redakti