Nathaniel Hawthorne

Usona romanisto
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 11 okt. 2023.

Nathaniel HAWTHORNE (naskita la 4-an de julio 1804 en Salem, Masaĉuseco; mortinta la 19-an de majo 1864 en Plymouth, Nov-Hampŝiro) estis usona verkisto.

Nathaniel Hawthorne
Persona informo
Nathaniel Hawthorne
Naskonomo Nathaniel Hathorne
Naskiĝo 4-an de julio 1804 (1804-07-04)
en Salem
Morto 19-an de majo 1864 (1864-05-19) (59-jaraĝa)
en Plymouth
Tombo Sleepy Hollow Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Unitariismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Bowdoin College (en) Traduki (–1825) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Nathaniel Hawthorne
Familio
Patro Nathaniel Hathorne (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Elizabeth Clarke Hathorne (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Elizabeth Hawthorne (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sophia Hawthorne (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Julian Hawthorne (en) Traduki, Mother Mary Alphonsa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Monsieur de l’Aubépine vd
Okupo verkisto de porinfana literaturo (1840–)
romanisto
sciencfikcia verkisto
diplomato
verkisto
novelisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj La Skarlata Litero ❦
Little Daffydowndilly, and other stories ❦
The House of the Seven Gables ❦
A Wonder-Book for Girls and Boys ❦
Tales of the White Hills, and sketches ❦
The whole history of grandfather's chair ❦
Biographical stories ❦
The Snow‐Image: A Childish Miracle vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Nathaniel Hawthorne

Li naskiĝis kiel Nathaniel Hathorne je la 4-a de julio 1804 en Salem, Masaĉuseco. William Hathorne, la praprapraavo de Nathaniel, estis la unua de lia familio, kiu venis el Anglio, unue ekloĝante en Dorchester (Masaĉuseco), kaj poste en Salem. Lia prapraavo estis John Hathorne, unu el la juĝistoj de la Sorĉistinaj juĝprocesoj en Salem. Li eble ŝanĝis sian nomon por malligi sin de tiuj.[1]

Hawthorne estas plej konata hodiaŭ pro la multaj noveloj kaj kvar ĉefaj romanoj, kiujn li verkis en la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj. La romanoj estas: The Scarlet Letter (1850), The House of the Seven Gables (1851), The Blithedale Romance, kiu estis publikigita en 1852, kaj The Marble Faun, kiu estis publikigita en 1860.

Li nomis siajn novelojn "Fabeloj". Hawthorne publikigis multajn rakontojn anonime kaj sub plumnomoj en revuoj kiel The New England Magazine kaj The United States Democratic Review. En lia nomo li subskribis sian verkon nur en 1837 kiam eldoniĝis la rakontolibro Twice-Told Tales (Dufoje rakontitaj rakontoj).

La plej granda parto de la laboro de Hawthorne situas en Nov-Anglio. Multaj el liaj noveloj legeblas kiel moralaj alegorioj influitaj de lia puritana fono. La rakonto Ethan Brand rakontas pri viro, kiu serĉas la nepardoneblan pekon, kaj serĉante, li faras ĝin. Unu el liaj plej famaj rakontoj estas The Birth Mark (La Naskiĝa Marko) temas pri kuracisto, kiu forigas naskomarkon de la vizaĝo de sia edzino per operacio, kaŭzante ŝian morton. La rakonto The Maypole of Merrymount priskribas renkontiĝon inter puritanoj kaj la fortoj de anarkio kaj hedonismo.

"Human nature will not flourish, any more than a potato, if it be planted and re-planted, for too long a series of generations, in the same worn-out soil"

La homa naturo ne prosperos pli ol terpomo, se ĝi estos plantita kaj replantita, dum tro longe kaj dum tro multaj generacioj, en la sama elĉerpita grundo.

-- The Scarlet Letter (La Skarlata Letero)

Referencoj

redakti
  1. McFarland, 18

Fontoj

redakti

En Esperanto aperis

redakti