Nacia Galerio de Arto
muzeo en Usono
(Alidirektita el National Gallery of Art)
La Nacia Galerio de Arto (angle National Gallery of Art) estas nacia artmuzeo de Usono, lokita en Vaŝingtono ĉe la strato National Mall. Ĝi estis fondita en la jaro 1938 de la Kongreso de Usono, kiu proviziis bazan kapitalon por la konstruado de la muzeo. Multaj gravaj artaĵoj estis donacitaj de Andrew W. Mellon, sed ankaŭ de Lessing J. Rosenwald. S-ro Samuel Henry Kress ankaŭ signife kontribuis al la sekcio pri itala arto. Pli ol du mil skulptaĵoj, pentraĵoj, porcelanaĵoj kaj dekoraciaj artaĵoj estis cetere ceditaj de Joseph E. Widener, tiel ke la muzeo disponas hodiaŭ de unu el la plej riĉaj kolektoj de la tuta mondo rilate al okcidenta arto.