National Geographic

National Geographic, iam National Geographic Magazine, estas la oficiala gazeto de National Geographic Society. Ĝi publikis sian unuan numeron en 1888, ĝuste naŭ monatojn post la fondo de la Societo. Ĝi estis tuje identigebla pro la karaktera flava kadro ĉirkaŭa la kovrilpaĝon.

National Geographic

emblemo

scienca gazetorevuo
Aŭtoroj
Aŭtoro National Geographic Society
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Loko Vaŝingtono
Eldonejo National Geographic Society
vdr

Aperas 12 monataj numeroj de National Geographic jare, plus aldonaj mapaj suplementoj. La gazeto estas disponebla en sia tradicia printita eldono papera, aŭ pere de interagada cifereca eldono, disponebla rete. Eventuale aperas ankaŭ specialaj eldonoj de la gazeto. Ĝi enhavas artikolojn pri geografio, populara scienco, historio, kulturo, nunaj eventoj, kaj fotografio.