Natria duetila-dutiokarbamato

kemia kombinaĵo
Natria duetila-dutiokarbamato
Kemia strukturo de la
Natria duetila-dutiokarbamato
3D Kemia strukturo de la
Natria duetila-dutiokarbamato
Vertikala reprezentado de
natria duetila-dutiokarbamato
Alternativa(j) nomo(j)
Duetila-dutiokarbamato de natrio
Kemia formulo
(H3C-CH2)2-N-CS2-Na
CAS-numero-kodo 148-18-5
ChemSpider kodo 8642
PubChem-kodo 533728
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka, iomete bruna,
rozkolora kristala solido
Molmaso 171.259 (anhidra) g mol−1
Denseco 1,1 g/cm3
Fandopunkto 95 °C (203 ; 368 K)
Solvebleco Akvo:>=10 g/100 mL ĉe 14 °C
Mortiga dozo (LD50) 1500 mg/kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Risko R36/38 R50 R53
Sekureco S60 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P264, P270, P273, P280, P301+312, P302+352, P305+351+338, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P391, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria duetila-dutiokarbamato, duetila-dutio-karbamato de natrio(H3C-CH2)2-N-CS2-Na estas organo-sulfura komponaĵo, derivaĵo de tiokarbamata acido, duetilamino kaj natria hidroksido komerce produktita por uzo en la kaŭĉuka industrio kaj en manufakturo de fungicidoj. La komponaĵo estas potenca kelatigagento kaj uzatas en traktado de venenigo pere de nikela karbonilo[2].

Duetila dutio-karbamato de natrio estas relative stabila en akvosolvaĵo kun alkala pH inter 8 kaj 9, tamen, ĝi rapide malkomponiĝas, kiam pH estas 4.0, kun duonvivo de 30 sekundoj, al duetilamino kaj karbona dusulfido. Kiam miksita kun zinko kaj mangano la duetila dutiokarbamatoj estas grande uzataj en agrikulturo kiel pesticidoj.

Proprecoj redakti

La kelatiga propreco de la zinko en la duetila dutiokarbamatoj inhibas la enzimon metaloproteinazon, kiu siavice preventas la degradiĝon de la ekstraĉela matrico, kiu reprezentas la komencan etapon rilate al karcinomogena metastazo kaj angiogenezo.

La duetila dutiokarbamato inhibas la enzimon superoksidan dismutazon, kiu posedas kaj antioksidigaj kaj oksidigaj efikoj sur la ĉeloj, depende de la administrado-periodo.

Oni raportas ke la duetila dutiokarbamato partoprenas en la metabolo de la glukokortikoido, inhibante la aktivecon de la enzimo 11-beta-hidroksosteroido malhidrogenazo tipo 2, kiu konvertas kortizolon en kortizonon.

Sintezo redakti

 

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. PubChem
  2. Sunderman, 1967