Natria perborato

kemia kombinaĵo
Natria perborato
Kemia strukturo de la
Natria perborato
Duhidrata dumero de
natria perborato
Alternativa(j) nomo(j)
Natria salo de perborata acido
Perborato de natrio
Kemia formulo
NaBO3
CAS-numero-kodo 7632-04-4 (anhidra)
10332-33-9 (unuhidrata)
10486-00-7 (kvarhidrata)
ChemSpider kodo 4574023
PubChem-kodo 5460514
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka senodora pulvoro
Molmaso 81,7989 g mol−1(anhidra)
117,8295 g mol−1 (duhidrata)
153.86 g mol−1(kvarhidrata)
Smiles [Na+].[Na+].O[B-]1
(OO[B-](O)(O)OO1)O
Denseco 1,73 g/cm3
Fandopunkto 63 °C (145 ; 336 K) (kvarhidrata)
Bolpunkto 130 ĝis 150 °C (266 ĝis 302 ;
403 ĝis 423 K)
(kvarhidrata, malkomponiĝas)
Mortiga dozo (LD50) 3250 mg/kg (muso, buŝa)
Sekurecaj Indikoj
Risko R8 R22 R23 R37
R41 R61 R62
Sekureco S45 S47 S53
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
03 – Eksplodema 05 – Koroda substanco
06 – Venena substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H302, H318, H331, H360Df, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P210, P220, P280, P305+351+338, P310, P308+313, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria perborato, perborato de natrioNaBO3 estas neorganika kombinaĵo de natrio kaj perborata acido, blanka substanco, akvosolvebla, kiu kristaliĝas per unu, du, tri kaj kvarhidratoj. La plej gravaj komerce estas la unu- kaj kvarhidrataj molekuloj.

La plej elementa strukturo[2] de la perboratoj estas la dumera anjono (B2O4[OH]22−), kie du boratomoj ligiĝas per du peroksaj pontoj en sesmembra seĝoforma ringo kaj la simplecaj reprezentaĵoj de la formulo estas nur konvena maniero elesprimi la averaĝan kemian komponaĵon.

Preparado kaj kemio redakti

Natria perborato produktiĝas per reakcio inter dunatria kvarborato kvinhidrata, hidrogena peroksido kaj kaŭstika natrio. La unuhidrata formo dissolviĝas pli bone ol la kvarhidrata kaj havas pli grandan termo-stabilecon. Ĝi preparatas per hejtado de la kvarhidrata. Natria perborato suferas hidrolizon kontakte kun akvo, estigante hidrogenan peroksidon kaj borakson.

Strukturo redakti

Kontraŭe al natria perkarbonato[3] kaj perfosfato, natria perborato ne estas nur iu adukto kun hidrogena peroksido kaj ĝi ne havas unuopan BO3. Anstataŭ, ĝi prezentas ciklan dumeron anjonon B2O4(OH)42−, kie du boratomoj ligiĝas per du peroksaj pontoj ene de sesmembra seĝoforma ringo. Ĉi-strukturo igas la substancon pli stabila kaj sekura por manipulado kaj stokado. Do, la formulo de la natriaj saloj estas Na2H4B2O8.

Uzoj redakti

Perborato de natrio uzatas kiel fonto de aktiva oksigeno en multaj sapoj, sapoj por lavbutikoj, produktoj por purigaĵoj kaj blankigagento. Ĝi same alestas en kelkaj formulaĵoj de dentokremo, kiel blankigagento por interna uzo de nevitala dentoradika traktado.[4] La natria perborato estas enmetita en la dento-interno kaj lasata surloke dum certa periodo, permesante ke ĝi disetendiĝu tra la dento forigante makulojn el interne eksteren. Ĝi posedas antisepsajn proprecojn kaj povas agi kiel malinfektilo. Ĝi same uzatas kiel mallongedaŭra konservanto en kelkaj komercaj markoj de kolirioj.

Natria perborato estas malpli agresema blankigilo ol natria hipoklorito, kaŭzante malpli degradiĝon al tinkturoj kaj tekstilaĵoj. Boratoj same havas kelkajn neoksidivajn blankigajn proprecojn.

Natria perborato rapide liberigas oksigenon ĉe temperaturoj pli altaj ol 60 °C. Por igi ĝin pli aktiva en malaltaj temperaturoj (inter 40 °C kaj 60 °C), ĝi devas miksiĝi kun adekvata aktivigilo, ordinare la kvaracetilo-etilena duamino.

Sintezo redakti

Natria perborato prepariĝas en du-paŝa procezo ekde borakso kaj kaŭstika sodo:

 

Sekvata de traktado kun hidrogena peroksido en akva solvaĵo:

 

Referencoj redakti

  1. https://www.applichem.com/fileadmin/datenblaetter/A3602_en_IE.pdf[rompita ligilo] AppliChem]
  2. Handbook of Detergents, Part F: Production, Uri Zoller, Paul Sosis
  3. Powdered Detergents, Michael Showell
  4. Endodontics, Volume 1, John Ide Ingle, Leif K. Bakland

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti