Natura Parko Cañón del Río Lobos

La Natura Parko Cañón del Río Lobos (hispane Parque Natural del Cañón del Río Lobos) estas protektita natura areo de la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĉirkaŭ tri kvaronoj de ties areo apartenis al la provinco Sorio kaj unu kvarono al la provinco Burgoso.​

Natura Parko Cañón del Río Lobos
protektata areonatura parko • natural park [+]

Koordinatoj41° 47′ 24″ N, 3° 6′ 36″ U (mapo)41.79-3.11Koordinatoj: 41° 47′ 24″ N, 3° 6′ 36″ U (mapo)
Areo101,76 km² (10 176 ha) [+]

Estiĝo10-a de oktobro 1985

Vizitantoj47 751 (2007)

Natura Parko Cañón del Río Lobos (Kastilio kaj Leono)
Natura Parko Cañón del Río Lobos (Kastilio kaj Leono)
DEC
Natura Parko Cañón del Río Lobos
Natura Parko Cañón del Río Lobos

Natura Parko Cañón del Río Lobos (Hispanio)
Natura Parko Cañón del Río Lobos (Hispanio)
DEC
Natura Parko Cañón del Río Lobos
Natura Parko Cañón del Río Lobos
Map
Natura Parko Cañón del Río Lobos
Vikimedia Komunejo:  Cañón del Río Lobos Natural Park [+]
vdr
Nufaroj ĉe la rivero en la Natura Parko Cañón del Río Lobos.

La rivero Lobos estas la akso de la kanjono samnoma kaj kaŭzanto de la erozio kiu formas ĝin. Tiu rivero ekfluas en la provinco Burgoso, sed fluas ĉefe tra la provinco Sorio. Ĝi estas en la separejo de la Iberia Sistemo disde altebenaĵo de la valo de la rivero Douro.

La 10 176 ha kiujn enhavas la loko Cañón del Río Lobos estas teritorio de la municipoj Santa María de las Hoyas, San Leonardo, Casarejos, Herrera de Soria, Nafría de Ucero kaj Ucero (ĉiuj tiuj en la provinco Sorio) kaj Hontoria del Pinar (provinco Burgoso). Tiu areo estis deklarita natura parko per Dekreto de la regiona registaro Junta de Castilla y León 115/1985 de 10a de Oktobro 1985. Poste, en 1987, oni deklaris tiun saman medion birdoprotektan areon Zona de Especial Protección para las Aves (ZEPA).

Ĉefaj arboj estas pinoj, kverkoj kaj juniperoj. Ĉe la riverbordoj estas poploj kaj salikoj. Ĉefaj bestoj estas rabobirdoj, speciale gipoj, perknopteroj, agloj, falkoj, akcipitroj kaj gufoj. Grava celo de ekskursoj estas la ermitejo de Sankta Bartolomeo. Estas ankaŭ rokpentraĵoj kaj prahistoriaj gravuraĵoj.

Bibliografio redakti