Natura Rezervejo Laguna de Sonso

La Natura Rezervejo Laguna de Sonso situas en la Departemento Valo de Kaŭko de Kolombio. Ĝi enhavas la lastajn etendajn restaĵojn de origina natura malsekejo restanta en la Rivervalo de Kaŭko en okcidenta Kolombio, kaj estis deklarita natura rezervejo en Oktobro 1978. Ĝi enhavas serion de marĉoj kaj lagetoj oriente de la bordo de la rivero Kaŭko, inter la municipoj Buga, Jotoko kaj Guacarí. Ĝi havas areon de 2 045 ha, kuŝe je altitudo de 935 m. La malsekejoj suferas pro la enmetita akvohiacinto.

Natura Rezervejo Laguna de Sonso
protektata areo [+]
Koordinatoj3° 52′ 12″ N, 76° 2′ 13″ U (mapo)3.87-76.03694444Koordinatoj: 3° 52′ 12″ N, 76° 2′ 13″ U (mapo)

Natura Rezervejo Laguna de Sonso (Valo de Kaŭko)
Natura Rezervejo Laguna de Sonso (Valo de Kaŭko)
DEC
Natura Rezervejo Laguna de Sonso
Natura Rezervejo Laguna de Sonso
Lokigo de Valo de Kaŭko en Kolombio
Map
Natura Rezervejo Laguna de Sonso
vdr
La tropika seka arbaro de la Laguna de Sonso en Nordaj Andoj.
Grayish piculet
Anhinga

Faŭno redakti

Birdoj registritaj el la rezervejo estas la dukolora arbanaso, la bluflugila anaso, la fiŝaglo, la jakanaoj, la nigrakola himantopo, la kokoia ardeo, la striardeo, la anhingoj kaj la brazila kormorano. El speciala intereso estas la granada pikumno, la kolombia muŝkaptulo, strikresta tamnofilo kaj la vitriola tangaro. Tiu rezervejo entenas ankaŭ la nuran restantan populacion de korna kriulo en la regiono.

Mamuloj trovigantaj tie estas la ordinara didelfo, la sirikota kaj la ordinara vampira vespertoj, la tapitio, la kapibaro, kaj la naŭzona dazipo. Estas ankaŭ kanbufoj kaj serpentotestudoj, same kiel kelkaj indiĝenaj kaj enmetitaj fiŝospecioj kiuj havigas la bazon de loka fiŝindustrio, kia la indiĝenae Prochilodus magdalenae kiu uzas la humidejojn de por la ovodemetado.

Referencoj redakti


3° 52′ 12″ N 76° 2′ 13″ U / 3.87000 °N, 76.03694 °U / 3.87000; -76.03694 (mapo)