Natura semantika metalingvo

Natura semantika metalingvokonstruita lingvo kreita de Anna Wierzbicka; formo de esploro kaj priskribo de la signifo de vortoj kaj emocioj en diversaj lingvoj. Ĝi estas unu el instrumentoj de kognoscienco. La metalingvo esploras plej rudimentajn nociojn, enestantaj en ĉiuj lingvoj, kies signifoj estas maksimume proksimaj. Ĝi kreiĝis kaj plu estas perfektigata surbaze de analizo de atingeblaj donitaĵoj koncernantaj ĉiujn ekzistantajn lingvojn de la mondo.

Vortaron de la metalingvo kreas dekkelkaj lingvaj nestoj. Laŭ la nuna versio ĝi ampleksas jenajn vortojn/nociojn:

  1. mi, vi, iu, io, homoj, korpo
  2. tiu, la sama, alia
  3. unu, du, kelkiuj, multe da, ĉio
  4. bona, malbona, granda, eta
  5. pensi, scii, voli, senti, vidi, aŭdi
  6. paroli, vorto, vero
  7. fari, eventi (okazi), moviĝi
  8. esti (ekzisti), havi
  9. vivi, morti
  10. ne, povas esti, povi, ĉar (=tial, pro tio), se
  11. kiam, nun, momento, poste, antaŭ (antaŭe), longe, mallonge, dum certa tempo
  12. kie, ĉi tie, sub, super, malproksime, proksime, ĉi flanke, interne
  13. tre, plimulte
  14. genro, parto
  15. tiel kiel, tia kia

El tiu ĉi kunmeto de la vortoj estas konstruataj skemoj priskribantaj la donitan nocion aŭ emocion. Tia konstruo de la skemo kaj ties konsidero de la plej simplaj kaj universalaj nocioj donas eblecon de la pli plena, ol en la kazo de apliko de aliaj metodoj, komparo de la vortoj (ne malofte vortare) tradukataj inter si.

La skemon de la metalingvo oni povas kompreni ekzemple de klarigo de la vorto "kolero":

Persono x faris ion

Tio estas io malbona

Mi ne volas, ke la persono faru tion

Kiam la persono faras tion, mi sentas ion malbonan

Mi ne volas, ke ĝi faru tion

Mi povas fari nenion, por ke la persono ne faru tion

Pro tio mi sentas ion malbonan

La metalingvo trovas aplikon en kognoscienca lingvistiko, psikologio kaj interkultura komunikado, kaj en ĉiuj sciencoj okupiĝntaj pri emocioj, aparte en diversaj kulturoj.

Eksteraj ligiloj redakti