Natura stato

Natura stato estas koncepto uzata de politika filozofio en teorioj pri socia kontrakto por priskribi hipotezan staton de homaro antaŭ fondo de la ŝtato kaj ties ekskluziva pravigata perfortumo. Sekve, tiu stato estus antaŭa al estigo de pozitiva juro.

Diversaj pensuloj priskribas la staton de la naturo malsame. Ekzemple, Thomas Hobbes priskribis la naturan staton kiel plenan militon "La homo por la homo estas lupo" (latine Homo homini lupus). Aliflanke, John Locke opinias, ke la natura stato estas stato en kiu ĉiu persono obeas la diktojn de sia racio, kaj ĉi tio gvidas lin laŭ la natura juro. Tio estas, la homo agas laŭ sia interna sindeteno, ne estas regata de ekstera truda forto, kaj fakte ekzistas universala reciproka respekto de la naturaj rajtoj kiuj estas vivo, libereco kaj proprieto. Homoj respektas aliajn kaj iliajn posedaĵojn, surbaze de la supozo ke racio postulas ke aliaj kondutu ankaŭ tiamaniere.

Jean-Jacques Rousseau prezentis kontraŭpozicion al la vidoj de kelkaj el liaj antaŭuloj, kaj tiu de Thomas Hobbes aparte, koncerne la naturon de la naturstato. Signoj de lia kontraŭa pozicio povas esti viditaj en la eseo de Rousseau, Diskurso pri deveno kaj fundamentoj de malegaleco inter la homoj. "[Dum] filozofoj... sentis la bezonon reiri al la natura stato... eĉ unu el ili alvenis tie... ĉiu el ili, mallonge, konstante parolante pri deziroj, entuziasmo, subpremo, pasioj kaj fiero, transdonis al la natura stato ideoj akiritaj en socio; en tio, parolante pri la sovaĝa, ili priskribis la socian homon." [1] Rousseau do nomis la naturan staton kiel absolutan antaŭsocian staton, reflektitan ne nur en la naturo de la medio, sed ankaŭ, kaj plej grave, en la trajtoj de la homo mem. [2]

Homo en la natura stato, argumentis Rousseau, estas motivita de memamo, sed ankaŭ kapablas senti kompaton - li ne estas agresema kaj militema, sed maltrankvila kaj serĉanta pacon. Se en la naturstato ekzistas konflikto inter du homoj pri manĝaĵo, ekzemple, ĉiu el la partoprenantoj "vidus en ĉi tiuj perfortaj agoj nur naturajn eventojn, sen spuro de sentoj de malvero aŭ vundo, aŭ ia ajn alia sento, krom la ĝojo aŭ malĝojo de sukceso aŭ malsukceso." [3] Estante fremda al iu ajn socia rilato, la homo en la natura stato estas fortranĉita de ĉiuj zorgoj, sintenoj kaj pasioj kiuj dependas de lia rekono de la ekzisto de aliaj, kaj estante en ia speco de rilato kun li: [homoj. en la natura stato] ne konservis ian rilaton unu kun la alia, kaj pro tio ili estis fremdaj al hedonismo, respekto, admiro kaj malestimo; Ili ne havis eĉ la plej malgrandan ideon pri "mia" kaj "via", aŭ pri la reala atingo de justeco." [2] [4]

Referencoj redakti

  1. Jean-Jacques Rousseau, The Social Contract and Discourses, tradukita fare de G.D.H. Cole, J.M. Dent and Sons, 1923, p. 193
  2. 2,0 2,1 N.J.H. Dent, A Rousseau Dictionary, Wiley-Blackwell, 1992, p. 232-234
  3. Jean-Jacques Rousseau, The Social Contract and Discourses, tradukita fare de G.D.H. Cole, J.M. Dent and Sons, 1923, p. 292
  4. Jean-Jacques Rousseau, The Social Contract and Discourses, tradukita fare de G.D.H. Cole, J.M. Dent and Sons, 1923, p. 213

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti