Natura teologio (aŭ racia teologio aŭ, antaŭnelonge, fundamenta teologio) estas la branĉo de la teologio kiu distingiĝas per la provo pruvi, per la nura uzo de la racio, la ekziston kaj la atributojn de Dio. La termino, jam implicita en la mezepoka skolastiko, eniras la filozofian uzon iniciate de Francis Bacon kaj baldaŭ disvastiĝis en la leibniza medio verke de Christian Wolff en 1700.[1]

Reprenite de Kant (kiu metis sub kritiko ĝian konigan valoron), ĝi nocias opone al revelaciita teologio, kiu siavice starigas siajn asertojn sur la teksta fonto de la Biblio kaj Eklezia Tradicio (Por aliaj kulturoj, sur ties samnaturaj tekstoj).

Ĵuse la sintagmo “natura teologio” estas trudanstataŭita per fundamenta teologio en konfesia medio katolika, aŭ per filozofio de la religio en plistrikte filozofia medio.

La natura teologio koincidas, nur parte tamen, kun la nocio Teodiceo kiu specife esploras la rilaton inter la justeco fare de Dio kaj la ĉeesto de la malbono: kiu estas ankaŭ elemento de la natura teologio.

Teologiaj pozicioj de la natura teologio redakti

Studuloj dividas la pozicioj en tri subpozicioj:

  1. natura teologio kiu pripensas Dion imanenta en la mondo kaj, do, identigebla kun la naturo mem. Ekzemplu ĉi kaze Baruĥ Spinozo kaj tiuj kiuj sampripensante tamen penege klopodas savi la homan liberon. Al tiu pozicio ŝajnas inklini la religioj de la Oriento kiel Hinduismo.
  2. natura teologio kiu tiom akcentas la transcendecon de Dio kaj tute disigas la mondon el Dio ke Dio aperas indiferanta al la sorto de la mondo: iuj el tiu pensfluo emas malpermesi ĉiun difinon aŭ atributigon al Li. Tiu pozicion kontraŭas la bibliajn religiojn (judismo, kristanismo kaj islamismo) kiuj vidas en la mondo teatro en kiu Dio montras siajn esencon kaj providencon.
  3. natura teologio kiu igas Dion malsama ol la mondo, sed aganta aŭ revelacianta en ĝi tiom ke eblas analoge Lin koni. Tiu pozicio ne rifuzis, sed korektas, transcendecon kaj imanenton.

Natura teologio nuntempe redakti

La disvolviĝo de la sciencoj, unuflanke, la prezentiĝo de novai filozofioj kaj ilia derivaĵoj, aliflanke, malstabiliĝis la antikvajn kaj klasikajn teologiojn de la naturo. La modernaj sciencoj disigis la realon en pluraj specialaj sektoroj kaj fakoj por ĝin studi per metodologioj same pluraj. La ĉionentena reprezento fariĝis malfacila por la imagopovo kaj eĉ pli malfacila por la la provo ĝin realigi. La filozofio siaflanke displitiĝis tra centoj riveretoj pro kio malfacilas, sen sennombraj epistemologiaj antaŭzorgoj, atingi la la unuigan principon de la reato, kiu forfuĝas. La helpo, do, de specialistoj estas postulata: mediacioj kiel:

  • Franca Jezuito, paleontologo kaj geologo, 'Teilhard de Chardin inspiriĝis al la reansformigaj teorioj de Darwin por konstrui vastan epopeon de la dia kreado, sub la ago de Kristo etendita al kosmaj dimensioj. La punkto Omega, altira centro de «ĉio kio aliras el la ekzisto, estas aktiva ĉeesto kaj celo de ĉiuj aktivecoj de la naturo de kiuj la homo estas vertico kaj la sago. Lia penso, siavice impregnita per fisikaj, biologiaj kaj paleontologiaj sciencoj de sia tempo, volas esti fenomenologio de la homo.
  • Angla fama matematikisto kaj filozofo, Alfred-North Whitehead, ellaboris dum la dua parto de sia vivo vastan kosmologion nomatan de li «filozofio de la organismo». En lia precipa verko «Process and Reality», li fundas sian kosmologion sur koncepto pri Dio foje evoluinta, foje panteisma (Dio nature enmondiĝas, konservante tamen sian sendependon), foje persona (kaj lin difinas «supersubjekto» por ke li ne tro similu al persono). Whitehead fariĝas la originanto de la Teologio de la Procezo, laŭ kiu Dio laŭevente paralelas kun la evoluo en naturo.
  • Kroma natura teologio eniras la filozofian mondon verke de Jürgen Moltmann. Protestanta teologo, Moltmann estas konata pro la «teologio de la espero» kiun li ellaboris en la jaroj kvindekaj de la pasinta jarcento, kvazaŭ trovante la apogon al la «Principo de la Espero» de Ernst Bloch. Engaĝiĝante en profunda pripensado ĉirkaŭ la komplekso de la teologio, jam ekumenika, Moltmann verkis eseon «Dio kaj la naturo. Traktato pri la ekologio kaj la kreado». En tiu verko la teologo disvolvas teologion de la kreado, de la estonteco de la homaro kaj ties natura medio kaj de la homo kreita laŭbilde de Dio en triunua kontesto.

La modernaj sciencoj, ĉiukaze, kontribuis elimini naivajn naturajn teologiojn, ofte rifuzatajn ĉe la naturaj teologoj funditaj sur la racio science lumigita. Sed aŭtoroj kaj kreintoj de natura teologio kiel Alexandre Ganoczy, Jean-Michel Maldamé, Karl Rahner, Jacques Arnould, Gianfranco Ravasi... rimarkigas kiel la disvolviĝo de la sciencoj ne enŝovis la malaperon antaŭviditan, kaj deziregitan ĉe tiuj kiuj vidis la venkon de la nova racio, de la esploro pri la natura teologio.

Bibliografio redakti

Notoj redakti

  1. V. Nicola Abbagnano, Dizionario di Filosofia, voĉo teologia.

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1][rompita ligilo]

Recenzo pri la “Atti del IV Convegno annuale della Associazione Italiana di Filosofia della Religione, "Teologia naturale e teologia filosofica", Universitato de Chieti, de Andreo Fiamma.

Vidu ankaŭ redakti