Naturmediaj efikoj de viandoproduktado

La naturmediaj efikoj de viandoproduktado varias pro la granda diverseco de agrikulturaj praktikoj tra la mondo. Ĉiuj agrikulturaj efikoj havas konstateblajn efikojn al la natura medio. Kelkaj naturmediaj efikoj ligitaj kun la viandoproduktado estas poluo pro uzado de fosiliaj brulaĵoj, bestodevena metano, malpuraj defluaĵoj kaj forkonsumo de terenoj kaj akvejoj. Viandon oni akiras diversmaniere, interalie per ekologia agrikulturo, subĉiela bredado, intensa bredado, vivteniga agrikulturo, ĉasado kaj fiŝkaptado.

Nutra valoro kaj mediaj efikoj de bestodevenaj produktoj (% de la tuta agrikulturo)[1]
Kategorioj Kontribuo de bredbesto-produkto
Kalorioj 18 %
Proteino 37 %
Uzo de terenoj 83 %
Forcejaj gasoj 58 %
Akvopoluo 57 %
Aerpoluo 56 %
Akvo-premsigno 33 %

Viandon oni konsideras unu el la unuavicaj faktoroj kontribuantaj al la nuntempa krizo de perdo de biodiverseco.[2][3][4][5][6] La en 2019 eldonita Global Assessment Report on Biodiversity and Ecosystem Services [Tuttera pritakso-raporto pri servoj al la biodiverseco kaj la ekosistemo] de IPBES trovis, ke industria agrikulturo kaj troa fiŝkaptado estas la plej gravaj propulsantoj de la formortado, en kiu la industrioj de viando kaj laktaĵoj havas grandajn efikojn.[7][8] La raporto Livestock's Long Shadow [La longa ombro de la bredbestaro], eldonita de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA) de la Unuiĝintaj Nacioj en 2006, eldiras, ke “la bredbesta sektoro estas unu el la plej grandaj stresigantoj de multaj ekosistemoj kaj la planedo kiel tuto. Ĝi estas unu el la plej grandaj tutteraj fontoj de forcejaj gasoj kaj unu el la ĉefaj kaŭzantoj de la perdo de biodiverseco, kaj en evoluintaj kaj evoluantaj landoj eble la plej grava fonto de akvopoluado.”[9]

Viandoproduktado estas granda propulsanto de klimata ŝanĝo. Studo eldonita de la revuo Carbon Balance and Management en 2017 konstatis, ke la tutteraj metan-emisioj de la besta agrikulturo estas pli altaj je 11% ol indikis pli fruaj taksoj bazitaj sur datumoj de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo.[10] Iu ono de tiuj efikoj atribueblas al ne-viandaj konsisteroj de la bredbesta sektoro kiel la industrioj de lano, ovoj kaj laktaĵoj, kaj al la bredbestoj uzataj por grundprilaboro. Oni taksas, ke bredbestoj provizas la energion por grundprilaboro sur eĉ duono de la agrikulturaj terenoj en la mondo.[11] Multaj studoj trovis, ke plimultigo de viando-konsumo ligita kun loĝantarkresko kaj altiĝantaj individuaj enspezoj plimultigos la emisiojn de karbono kaj plifortigos la perdon de biodiverseco.[12] La Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo eldonis 2019-08-08 resumon de la speciala raporto por 2019, kiu asertis, ke ŝoviĝo en la direkto al plantbazitaj dietoj helpos moderigi la klimatŝanĝiĝon kaj adaptiĝi al ĝi.[13]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Damian Carrington, “Avoiding meat and dairy is ‘single biggest way’ to reduce your impact on Earth”, The Guardian, 2018-05-31 (paĝo alirita 2018-08-19).
  2. Morell, Virginia (2015). “Meat-eaters may speed worldwide species extinction, study warns”, Science. 
  3. Machovina, B.; Feeley, K. J.; Ripple, W. J. (2015). “Biodiversity conservation: The key is reducing meat consumption”, Science of the Total Environment 536, p. 419–431. doi:10.1016/j.scitotenv.2015.07.022. 
  4. Williams, Mark; Zalasiewicz, Jan; Haff, P. K.; Schwäger, Christian; Barnosky, Anthony D.; Ellis, Erle C. (2015). “The Anthropocene Biosphere”, The Anthropocene Review 2 (3), p. 196–219. doi:10.1177/2053019615591020. 
  5. Smithers, Rebecca, "Vast animal-feed crops to satisfy our meat needs are destroying planet", The Guardian, 2017-10-05. Kontrolita 2017-11-03.
  6. Woodyatt, Amy, "Human activity threatens billions of years of evolutionary history, researchers warn", CNN, May 26, 2020. Kontrolita 2020-05-27.
  7. McGrath, Matt, "Humans 'threaten 1m species with extinction'", BBC, 2019-05-06. Kontrolita 2019-06-03.
  8. Watts, Jonathan, "Human society under urgent threat from loss of Earth's natural life", The Guardian, 2019-05-06. Kontrolita 2019-06-03.
  9. Steinfeld, Henning; Gerber, Pierre; Wassenaar, Tom; Castel, Vincent; Rosales, Mauricio; de Haan, Cees. (2006) Livestock's Long Shadow: Environmental Issues and Options. Rome: FAO.
  10. Wolf, Julie; Asrar, Ghassem R.; West, Tristram O. (2017-09-29). “Revised methane emissions factors and spatially distributed annual carbon fluxes for global livestock”, Carbon Balance and Management 12 (16), p. 16. doi:10.1186/s13021-017-0084-y. 
  11. Bradford, E. (Task Force Chair). 1999. Animal agriculture and global food supply. Task Force Report n-ro 135. Council for Agricultural Science and Technology. 92 p.
  12. Devlin, Hannah, "Rising global meat consumption 'will devastate environment'", The Guardian, 2018-07-19. Kontrolita 2018-07-21.
  13. Schiermeier, Quirin, "Eat less meat: UN climate change report calls for change to human diet", Nature (gazeto), 2019-08-08. Kontrolita 2019-08-09.