En fizika geografio naturregiono estas, mezuritaj per parametroj de geofaktoroj kiaj klimato, reliefo, akvomastrumado, grundo, geologia konstruo kaj biosfero, karakteraj unuoj de la geografia regiono. La tre simila geografia esprimo pejzaĝo ofte estas uzata en identa signifo, parte ankaŭ diversmaniere, se „naturregiono“ nur priskribas la naturleĝe determinitajn komponantojn de la respektiva parto de la regiono, dum „pejzaĝo“ inkludas pliajn komponantojn kiel la uzado de la tero.