Naturrezervejo Lago Magenta

La Naturrezervejo Lago Magenta (angle Lake Magenta Nature Reserve) estas 1 080 km² naturrezervejo, nome unu el plej grandaj tiaj rezervejoj en la regiono Avona Tritikareo de Okcidenta Aŭstralio. La nomo rilatas al la Lago Magenta, kiu kuŝas ĝuste ene de ties orienta limo.[1]

Naturrezervejo Lago Magenta
naturrezervejo [+]

Koordinatoj33° 33′ 20″ S, 119° 6′ 22″ O (mapo)-33.5556119.106Koordinatoj: 33° 33′ 20″ S, 119° 6′ 22″ O (mapo)

Areo1 080 km² (108 000 ha)

Naturrezervejo Lago Magenta (Okcidenta Aŭstralio)
Naturrezervejo Lago Magenta (Okcidenta Aŭstralio)
DEC
Naturrezervejo Lago Magenta
Naturrezervejo Lago Magenta
Lokigo de Okcidenta Aŭstralio en Aŭstralio
Map
Naturrezervejo Lago Magenta
vdr
Tiu rezervejo estas grava areo por la konservado de la Ocela nestamasulo

Grava Birda Areo redakti

Areo de 1 327 km² enhavanta la rezervejon (kun escepto de la propra Lago Magenta mem), kun granda areo de neatribuitaj ŝtataj terenoj oriente, estis identigita de BirdLife International kiel Grava Birda Areo (GBA) ĉar ĝi enhavas kernan habitaton por la Ocela nestamasulo same kiel populaciojn de la Regenta papago, la Flavanga platicerko, la Purpurkronulo, la Blubrusta maluro, la Purpurbuŝa likenostomo kaj la Grizgorĝa eopsaltrio - ĉiuj specioj limigitaj al la malia kaj sudokcidenta biomo. La endanĝerita Larĝbeka nigra kakatuo loĝas en la GBA, kvankam ties statuso tie estas necerta.[2]

Referencoj redakti

  1. Gazetteer of Australia, Lake Magenta Nature Reserve, 288298.
  2. BirdLife International. (2011). Important Bird Areas factsheet: Lake Magenta. Elŝutita el http://www.birdlife.org on 2011-07-29.

33° 33′ 20″ S 119° 06′ 21″ O / 33.55556 °S, 119.10583 °O / -33.55556; 119.10583 (mapo)