Knüllwald

komunumo de Hesio en Germanio
(Alidirektita el Nausis (Knüllwald))

Knüllwald estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schwalm-Eder de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 4447 loĝantojn.

Knüllwald
Blazono
Knüllwald (Germanio)
Knüllwald (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Kassel
Distrikto Distrikto Schwalm-Eder
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 05685
Poŝtkodo 34593
Aŭtomobila kodo HR
Oficiala Municipokodo 06634011
Politiko
Komunumestro Jörg Müller
Adreso de la administrejo Hauptstr. 7
Demografio
Loĝantaro 4447 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 59′ N, 9° 29′ O (mapo)50.9833333333339.4833333333333Koordinatoj: 50° 59′ N, 9° 29′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 253 - 553 m
Areo 100,68 km²
Oficiala retejo http://www.knuellwald.de
vdr

Geografio redakti

Knüllwald situas en la Knüll-montaro inter la riveroj Efze kaj Beise sude de Kassel.

Najbaraj komunumoj redakti

Knüllwald limas norde al la komunumo Malsfeld, oriente al la komunumoj Morschen (ambauz distriko Schwalm-Eder-Kreis), Alheim kaj Ludwigsau, sude al la komunumo Neuenstein (ĉiuj tri en la distrikto Hersfeld-Rotenburg) kaj la urbo Schwarzenborn, krome okcidente al la urbo Homberg (Efze) (ambaŭ en la distrikto Schwalm-Eder).

Disdivido redakti

La komunumo apartenas el entute 16 komunumaj partoj: Appenfeld, Berndshausen, Ellingshausen, Hausen, Hergetsfeld, Lichtenhagen, Nausis, Nenterode, Niederbeisheim, Oberbeisheim, Reddingshausen, Remsfeld (komunuma administrejo), Rengshausen, Schellbach, Völkershain kaj Wallenstein.

Historio redakti

Estiĝo kaj enkomunumigoj redakti

La komunumo Knüllwald formiĝis dum la hesa komunuma reformo. Je la 31-a de decembro 1971 unuiĝis la komunumoj Appenfeld, Ellingshausen, Hergetsfeld, Oberbeisheim, Reddingshausen, Remsfeld, Schellbach, Völkershain kaj Wallenstein libervole por formi la novan komunumon Knüllwald.

Same je la 31-a de decembro 1971 la komunumoj Hausen, Lichtenhagen, Nausis, Nenterode kaj Rengshausen formis libervole la novan komunumon Rengshausen.

Laŭ landa leĝo de la 1-a de januaro 1974 oni devige enkomunumigis la komunumojn Berndshausen, Niederbeisheim kaj Rengshausen al la jam ekzistanta komunumo Knüllwald. Tiel estiĝis unu el la plej grandaj komunumoj de Hesio.

Vidindaĵoj redakti

Muzeoj redakti

Konstruaĵoj redakti

  • Ruino Kastelo Wallenstein
  • Preĝejo Niederbeisheim: konstruita 1775, renovigita 1963
  • Preĝejo Oberbeisheim: konstruita 1720, Taufstein, renovigita 1971
  • Preĝejo Remsfeld: gotika preĝejo
  • Preĝejo Reddingshausen: konstruita 1600, Pentraĵoj. En 1953 oni renovigis la preĝejon.
  • Preĝejo Schellbach: konstruita 15. Jh., renovigita 1966/67
  • Preĝejo Völkershain: konstruita 1575, renovigita 1955 kaj 1971

Eksteraj ligiloj redakti