Nava del Rey [NAba delREJ] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. Nava del Rey estas komprenebla etimologie kiel Altbieno de la Reĝo.

Nava del Rey
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 925  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 5° 5′ U (mapo)41.3304513-5.0813732Koordinatoj: 41° 20′ N, 5° 5′ U (mapo) [+]
Alto 744 m [+]
Areo 126 km² (12 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Nava del Rey (Provinco Valadolido)
Nava del Rey (Provinco Valadolido)
DEC
Nava del Rey
Nava del Rey
Situo de Nava del Rey
Nava del Rey (Hispanio)
Nava del Rey (Hispanio)
DEC
Nava del Rey
Nava del Rey
Situo de Nava del Rey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nava del Rey [+]
vdr
Nava del Rey en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.
Panoramo.
Preĝejo.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 126,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 968 loĝantojn.

Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 350 el la 1996. Ĝi distas 54 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun municipoj Pollos, Tordesillas, Rueda, Siete Iglesias de Trabancos, Villaverde de Medina, Alaejos, Castrejón de Trabancos kaj Nueva Villa de las Torres. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trapasata de la rivero Trabancos.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento kaj certe en la 12-a jarcento kiel Nava de Medina, ligita kaj subigita al la Comunidad de Villa y Tierra de Medina del Campo. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

En 1560 ĝi liberiĝis el la jurisdikcio de Medina del Campo, pasante de kategorio de domaro al tiu de villa kun nomo ekde tiam Nava del Rey. Dum jarcentoj oni senarbarigis montetojn por kultivado ĉefe de vitejoj. Tial vino iĝis ĉefa ekonomia enspezo dum la 18-a jarcento, rezulte en la riĉa arta heredo de la loko, same kiel nombraj subteraj vinkeloj, kelkaj el kiuj ankoraŭ viziteblaj.​

En 1833 ĝi iĝis ĉefurbo de la samnoma jurisdikcia partio kaj en 1864 alvenis la fervojo, kiu ludis fundamentan rolon en la komerco dum la venonta jarcento. En 1877 la reĝo Alfonso la 12-a havigis la titolon de urbo.

Fine de la 19-a jarcento, la plago de filoksero rezultis en la krizo de la vinprodukta sektoro kaj etende de la propra urbo. Ekde 1980 la vino de Nava apartenas al la protektita devennomo Denominación de Origen de Rueda.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo, ermitejoj, konventoj, blazondomoj kaj vinkeloj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti