Navaha lingvo

La navaha lingvo (Diné bizaad) estas atabaska (na-denea) lingvo parolata plejparte en la Navaha Nacio, en nordorienta Arizono kaj nordokcidenta Nov-Meksiko (Usono); ĝi estas prave rigardebla kiel unu el la apaĉa lingvaro. La navaha lingvo estas parolata de pli ol 150 000 homoj, kaj (kontraste al plej multaj usonaj indiĝenaj lingvoj) tiu nombro aktuale kreskas.

Navaha lingvo
Diné bizaad
Teritorioj kun signifa nombro de navaha-parolantoj
Teritorioj kun signifa nombro de navaha-parolantoj
natura lingvo • lingvo • moderna lingvo
Southern Athabaskan
Parolata en Usono, Arizono, Nov-Meksiko
Parolantoj 169 369
Denaskaj parolantoj proksimume 178.000
Skribo latina
Oficiala statuso
Reguligita de Navajo Language Academy
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 nv
  ISO 639-2 nav
  ISO 639-3 nav
  SIL NAV
  Glottolog nava1243
Angla nomo Navajo
Franca nomo navajo
Vikipedio
vdr

Gravas por signifo de la unuopaj vortoj la melodio (sonnivelo) de la parolo. Ĉe substantivoj gravas, ĉu ĝi signifas vivaĵon aŭ senvivaĵon. Oni dividas la vivantojn je parolantoj (homoj) kaj venigantoj (bestoj kaj plantoj), la nevivantoj povas estis korpaj aŭ spiritaj.

La navaha gramatiko konas la kvaran personon, kies funkcio estas, ke oni povu aludi je persono, kiu ĉeestas aŭd-distance (oni trovas malĝentila personan mencion kun nomo). Al la maskla genro apartenas la statikeco, al la femala genro apartenas la aktiveco, ekzemple penso, ideo estas vira, dum parolo estas virina.

En la Dua Mondmilito la usona armeo utiligis navahalingvanojn por paroli kvazaŭ ĉifre, ĉar la malamikaj armeoj ne disponis pri scipovantoj, kiuj povus traduki la mesaĝojn.

Ekzistas navahlingva Vikipedio, havanta pli ol dek mil artikolojn.

Eksteraj ligiloj redakti