Navaluenga [nabaLŬENga] estas municipo en la sudcentro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Navaluenga estas komprenebla etimologie kiel Granda Altbieno.

Navaluenga
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 164  (2023) [+]
Loĝdenso 29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 4° 42′ U (mapo)40.411111111111-4.7077777777778Koordinatoj: 40° 25′ N, 4° 42′ U (mapo) [+]
Alto 764 m [+]
Areo 73,7 km² (7 370 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Navaluenga (Provinco Avilo)
Navaluenga (Provinco Avilo)
DEC
Navaluenga
Navaluenga
Situo de Navaluenga
Navaluenga (Hispanio)
Navaluenga (Hispanio)
DEC
Navaluenga
Navaluenga
Situo de Navaluenga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navaluenga [+]
vdr
Navaluenga en la provinco Avilo.
Ponto super la rivero Alberĉe en Navaluenga.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 73,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2135 loĝantojn. Ĝi perdis 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 39 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Navalmoral de la Sierra, San Juan de la Nava, Burgohondo, El Barraco, Piedralaves kaj La Adrada. La municipa teritorio estas montara inter la Valo de rivero Alberĉe kaj la Sierra de Gredos. La rivero Alberĉe trafluas la teritorion kaj havigas allogajn banejojn.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti