La navedo estas aparato elpensita kaj patentita de John Kay en 1733 kaj estas uzata en teksilo.

Navedo

Ĝi konsistas el ligna "boateto" ĉe kiu ambaŭ finaĵoj estas pintformaj kaj plifortigita per fero. En la navedo troviĝas la veftobobeno sur kiu la veftero estas volvita. La navedo troviĝas en navedujo kun bufro. Ĝi estas laŭ la bufro batita tra la varpero kaj eniras je la alia flanko en samspecan navedujon k.t.p.

La blua fadeno (2) estas la vefto, la ruĝa fadeno (1) estas la varpo

Vidu ankaŭ redakti