Germanio en la Somera Olimpiko 1936

sporta delegacio

La germana teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1936 en Berlino havis 433 sportistojn. Ili partoprenis en 22 fakoj. Flagtenanto de la germana teamo estis Hans Fritsch. La sportistoj atingis 33 orajn, 26 arĝentajn kaj 30 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 1-an rangon. Kunordigis la teamon la Germana Olimpika Komitato, intertempe nomata Germana Olimpika Sporta Asocio.

Nazia Germanio en la Somera Olimpiko 1936
Somera Olimpiko 1936 en Berlino
Flagtenanto:  Hans Fritsch
Sportistoj 433 en 22 fakoj
Medaloj
rango: 1
Oro
33
Arĝento
26
Bronzo
30
Sume
89
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
la olimpika fajro flamis centre de Berlino, kadrigite de svastikaj flagoj
 
 
la juda germanino Helene Mayer akiris arĝentan medalon en skermado[1]

Notoj redakti

  1. Speciale menciindas ĉi tie Helene Mayer el Offenbach, kiu 17-jara akiris oran medalon pri skermado por Germanio en 1928, pro sia judeco estis devigita fuĝi el Nazia Germanio al Usono en 1935, sed revenis mallonge por konkuri en la germana teamo kaj akiri arĝentan medalon por Nazia Germanio en 1936. Sportaj historiistoj elstarigis ke kaj la Nacia kaj la Internacia Olimpika Komitato eluzis ŝin por demonstri la liberecon de la Nazie gastigita Olimpiko de 1936 kaj por preventi internacian bojkoton de ĝi.