Nazia potencopreno en Germanio

La termino nazia potencopreno en Germanio signifas la transiron de Germanio de demokratio al la nazia diktaturo en 1933. Kvankam tio estis iom longdaura proceso, oni foje fiksas la terminon al la 30-a de januaro 1933, kiam Adolf Hitler estis nomunita regna kanceliero (ĉefministro).

La esprimo estas uzata precipe en la germana lingvo, kie oni parolas pri MachtergreifungMachtübernahme. Machtergreifung (potencopreno, potencoforpreno) estas uzata precipe en mallaŭda senco; Machtübernahme (potencotranspreno) estis uzata interalie de la nazioj, kies propagando provis ŝajnigi la proceson ne nur laŭleĝa, sed eĉ normala kaj necesa. En Esperanto estas foje uzata la neŭtrala esprimo "enpotenciĝo".

La esprimo Machtergreifung sugestas, ke la nazia partio NSDAP forprenis la potencon de la libere elektita germana parlamento (Reichstag) kontraŭ ties volo kaj per neleĝaj rimedoj. Tiel la esprimo malgrandigas la kulpon de la elektantoj kaj de la demokrataj politikistoj pri la ekesto de la diktaturo. Vere tamen NSDAP havis konsiderindan subtenon inter la elektantoj, pli grandan ol kelkaj antaŭaj, minoritataj registaroj. Kaj la enoficigo de Hitler kiel kanceliero okazis laŭ la leĝo kaj kun subteno de gravaj konservativaj politikistoj.

Plenrajtiga leĝo, p. 1
Plenrajtiga leĝo, p. 2

Signifa elemento de la potencopreno estis la plenrajtiga leĝo (Ermächtigungsgesetz) de la 23-a de marto 1933. Ĝi donis al la registaro de Hitler la rajton dekreti leĝojn sen aprobo de la parlamento kaj eĉ kontraŭ la preskriboj de la konstitucio. Tiu leĝo estis aprobita de la parlamento (kun necesa du-triona plimulto) kaj de la prezidento. Nur la socialdemokrata partio kontraŭis la leĝon; la parlamentaneco de la komunismaj deputitoj estis antaŭe nuligita.

Je la 22-a de februaro 1933 miloj da anoj de la nazia "sturm-taĉmento" SA estis nomumitaj policanoj en la "Preußische Hilfspolizei" (prusa helpa polico) kaj tiel ricevis ŝtatan aŭtoritaton.

Per kampanjo nomita Gleichschaltung (konformigo) la registaro transprenis la regadon de ĉiuj regionaj kaj privataj instancoj kaj organizoj. Regionaj parlamentoj estis dissolvitaj, post novelektoj la regionaj registaroj ricevis similajn plenrajtigojn kiel la regna registaro. Ankaŭ privataj asocioj devis konformiĝi al la nazia ideologio.

Je la 22-a de junio 1933 la registaro malpermesis la socialdemokratan partion pro "ŝtatperfido".

Post la morto de prezidento Paul von Hindenburg je la 2-a de aŭgusto 1934 Hitler mem nomumis sin "gvidanto kaj regna kanceliero". Tio estis eĉ kontraŭ la plenrajtiga leĝo, kiu ekskluzivis de la potenco la rajtojn de la prezidento (kiu sola havis la rajton nomuni kancelieron). Plebiscito je la 19-a de aŭgusto 1934 aprobis, ke Hitler estu samtempe kanceliero kaj prezidento. La saman tagon la armeo devis ĵuri personan fidelecon al Hitler. Post tio praktike ne plu eblis opozicio kontraŭ la registaro.