Nazka-linioj (nazca- aŭ naska-linioj) estas grandegaj gratitaj bestofiguroj kaj geometriaj bildoj sur la Nazk-ebenaĵo, en suda parto de Peruo, ĉe Provinco Nazka. La figuroj pro sia grando (de dekmetroj ĝis centmetroj) ne estas rimarkeblaj surtere, ili estas kelkfoje profundaj nur kelkajn centimetrojn. La desegna linio estiĝis per forigo de la supra ruĝeta tavolo, tiel aperis la suba hela grundo, en formo de figuroj. La Nazka-linioj estas elstaraj ekzemploj de geologiaj signobildoj, foje neologisme nomata geoglifoj.

Nazka-linioj
Geologia signobildoarkeologia loko [+]

LandoPeruo

Koordinatoj14° 43′ 0″ S, 75° 8′ 0″ U (mapo)-14.716666666667-75.133333333333Koordinatoj: 14° 43′ 0″ S, 75° 8′ 0″ U (mapo)
Areo753,58 km² (75 358,47 ha) [+]

Estiĝo-200

Nazka-linioj (Peruo)
Nazka-linioj (Peruo)
DEC

Map
Nazka-linioj
Vikimedia Komunejo:  Nazca lines [+]
vdr
La plej konata, la kolibro

Inter la figuroj troviĝas birdo, simio, araneo, trianguloj, rektaj linioj kaj aliaj.

Oni ne scias, kiu kiam kreis la desegnojn kaj por kiu celo. Oni supozas, ke ili estiĝis dum la Nazka-kulturo (200 a.K. - 600 p.K.), kiun pruvas desegnaĵoj sur siaj ceramikaĵoj. La linioj restis danke al la seka klimato de la regiono. Oni supozas ĉe kelkaj desegnoj, ke ĝi havis astronomian aŭ kalendaran aŭ ritan rilaton.

La Nazka-liniojn malkovris pasaĝeroj de komercaj fluglinioj en la 1920-aj jaroj. Toribio Mejía Xesspe, kune kun sia instruisto Julio César Tello anoncis en 1927 malkovron de videblaj nur de alteco desegnojn de kreskaĵoj, bestoj kaj geometriaj figuroj nome la Nazka-linioj.

Nazka-linioj en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma la ĉiĉerono mallonge aludas al la Nazka-linioj antaŭ paroli pri Tiaŭanako:

 
 
Ambaŭ trans Nazkaj strekoj, la bestfigure liniaj,
celas Tiaŭanakon, sur altebeno situan:
-Jen Akapana Turo, kaj la platformo kolona
de la Kalasasaja, kie Pordego de Suno
elstaras ĉe la Puma-Punku kaj Reĝa Sidejo,
kun bustoj monolitaj, migdalokule rigardaj.[1] 

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 127.

Literaturo redakti

  • Aveni, Anthony F. (Hrsg.), The Lines of Nazca, American Philosophical Society, Philadelphia (1990), ISBN 0-87169-183-3
  • Lambers, Karsten, The Geoglyphs of Palpa, Peru: Documentation, Analysis, and Interpretation, Lindensoft-Verlag, Aichwald (2006). ISBN 3-929290-32-4
  • Zetzsche, Viola, Mit dem Modellhelikopter über versunkenen Städten, Antike Welt, Verlag Phillip von Zabern, Mainz (2006)
  • Zetzsche, Viola, Das Rätsel der Pampa, National Geographic, Verlag Gruhner und Jahr, Hamburg (2005)
  • Schulze, Dietrich und Zetzsche, Viola, Bilderbuch der Wüste - Maria Reiche und die Bodenzeichnungen von Nasca, Mitteldeutscher Verlag Halle, Halle (2005), ISBN 3-89812-298-0
  • Zetzsche, Viola, Archäologie Ferngesteuert, Abenteuer Archäologie, Verlag Spektrum der Wissenschaft, Heidelberg (2005) 4, 14

Eksteraj ligiloj redakti


Bildaro redakti