Nazoreo estas nomo donita al judoj kiuj promesis konservi perfektan purecon aŭ dum tuta vivo, aŭ dum difinita tempo. Ili devis gardi ĉastecon, abstini je likvoroj kaj konservi sian hararon. Ŝimŝon, Samuel kaj Johano la Baptisto estis nazoreoj. Poste, la judoj donis tiun nomon al la unuaj kristanoj, por aludi al Jesuo el Nazareto. Ĝi estis ankaŭ nomo de hereza sekto dum la unuaj jarcentoj de la kristana eklezio kiu miksis la formalaĵojn de judismo kaj kristanaj ideoj. Tiu sekto malaperis en la 4-a jarcento.