Neĝofando

(Alidirektita el Neĝfandado)

Neĝofandoneĝofandado estas la fandado de neĝo kaj de frostejoj, kiel konsekvenco de la pliiĝo de la temperaturo en la printempo. Tiam la neĝofandado povas liberigi enormajn volumenojn de akvo kiu frostiĝis dum la vintro; tiel kreskiĝas la akvokvanto de la riveroj, eventuale ĝis okazigi inundojn, ĉefe se pluvas sur la akvokolekta baseno de la rivero. En la plej malvarmaj regionoj, la procezo povas akriĝi pro la fragmentado de la frostotavolo kiu kovras la akvon de lagoj kaj akvofluejoj. La glacipecegoj povas amasiĝi ĝis la ekstremo formi barieron, kiu se rompiĝas povas okazi detruegan tajdon; tiel foje oni uzas eksplodaĵojn por rompi tiun barieron kaj eviti la eventualan detruegon. Foje la fandado okazas frue en la supra fluejo de rivero, kio kontribuas al la nivelaj plialtigoj.

Ekzemplo de printempa neĝofandado en Peñalara (Hispanio). La supra bildo estas de la 30a de aprilo kaj la malsupra de la 9 de junio.

La kaŭzoj kiuj okazigas nekutiman fandadon (pliampleksan) rilatas al homa aktiveco. Pro tiuj, ekis elĉerpigo de la ozona tavolo, kio pliigas la ultraviolan radiadon kaj sekve la tutmondan varmiĝon (pliiĝo laŭlonge de la tempo de la averaĝa temperaturo kaj de la atmosfero de la Tero kaj de la oceanoj). Aliflanke la homa agado povas influi ankaŭ pere de la senarbarigo, la uzado de fosiliaj brulaĵoj, la transporto kaj la industria agado, ĉar tio ĉio povas helpi la neĝofandadon, ĉar tio ĉio pliigas la produktadon de gasoj de forceja efiko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti