Neĝinsulo (Sud-Ŝetlandoj)

Neĝinsulo aŭ en angla Snow Island kaj en hispana Isla Nevada, estas komplete glacikovrita insulo, 16 por 8 km granda kaj kuŝa je 6 km sudokcidente de insulo Livingston en Sud-Ŝetlandoj. Surfaca areo estas 120.4 km².[1] Tiu insulo estis jam konita kaj de usonaj kaj de britaj fokoĉasistoj tiom frue kiom ĝis 1820, kaj la nomo estis starigita en internacia uzado antaŭ ĉirkaŭ 100 jaroj.

62° 47′ S 61° 23′ U / 62.783 °S, 61.383 °U / -62.783; -61.383 (mapo)

Notoj redakti

  1. L.L. Ivanov. Antarctica: Insuloj Livingston, Greenwich, Robert, Snow kaj Smith. Scale 1:120000 topografia mapo. Troyan: Manfred Wörner Foundation, 2009. ISBN 978-954-92032-6-4