Neĝtabulkrucado estas neĝtabulada konkurso je kiu grupo de minimume kvar konkursantoj per neĝtabuloj paralele subenveturas konkursan vojon. Kutime startas po kvar neĝtabulistoj samtempe kaj du el ili kvalifikiĝas por la venonta rondo en elimina sistemo. Se do 32 personoj partoprenas konkurson, okazas inkluzive la finalo kvar rondoj.

Neĝtabulkrucado

Oni startas paralele el startejo. La konkursvojo kutime estas tremallarĝa kun obstakloj kaj diversaj malfacilaĵoj (saltejoj, kurvoj, malaltiĝoj, ŝtupoj mallarĝiĝoj, ktp.) kaj estas diversaj deklivanguloj, tiel ke la partoprenantaj sportistoj devas montri siajn veturkapablojn.

Pro la mallarĝaj konkursvojoj kolizioj inter la konkursantoj ne maloftas, kaj la veturistoj tial devas porti protekto-helmojn kun mentonprotekto kaj aliajn protektilojn.

Ekde 2006 en Torino la sporto apartenas al la oficiala programo de la Vintraj Olimpikoj.