Neĝtabuloneĝbreto (angle snowboard) estas vintra sportilo per kiu oni veturas sur neĝo suben al deklivo. Male ol skiado oni nur uzas unu tabulon.

Neĝtabulo kun bindaĵoj

Ekzistas liberstilaj (Freestyle), liberveturaj (Freeride), karvaj (Carving) kaj konkursaj (Race) neĝtabuloj. La longeco de neĝtabulo estas preskaŭ 1,4 ĝis 1,8 metroj kaj la kerno konsistas el ligno, ŝaŭmaĵoaluminio. Novaj teknologioj uzas ankaŭ karbonon, vitrofibrojn kaj similajn materialojn, kiuj havas pli da firmeco.

Nun neĝtabuletoj fariĝas ankaŭ por infanoj. Je la suba flanko estas substanco, kiu plibonigas la akcepton de vakso kaj la glitecon. La taliaj tabuloj havas ŝtalajn randojn por ebligi halton sur malmolaj kurejoj kaj kurboveturon. Je la supra flanko muntiĝas du neĝtabulbindaĵoj por fiksi la neĝtabulŝuojn.

La neĝtabulado ekdisvatiĝis en la 1980-aj jaroj kiel konkurenca sporto al la klasika skiado. Ekzistas hodiaŭ diversaj olimpikaj neĝtabul-disciplinoj kiel ekzemple liberstilo kaj neĝtabulkrucado.

Vidu ankaŭ

redakti